• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-14 18:54:12    
La monto Huangshan, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri


En la jaro 1990, la monto Huangshan de Ĉinio estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.
La monto Huangshan situas en la provinco Anhui de orienta Ĉinio, kaj estas unu el la plej konataj vidindaĵoj de Ĉinio, renoma pro ĉia-specaj mirindaĵoj de la montaj pejzaĝoj, ekzemple, spektaklaj rokaj montpintoj, kuriozaj pinoj, kristale klaraj montfontoj kaj nuba maro. La monto Huangshan ĝuas la vastan aprecon kaj admiron de en- kaj ekster-landaj turistoj. Li Bai, la ok-ajarcenta romantika poeto el la dinastio Tang, komparis Huangshan kun la ora hibisko. La fama vojaĝisto kaj geografo Xu Xiake de la malfrua tempo de la 16-a jarcento priskribis ĝin kiel la unuan inter la famaj montoj de Ĉinio. Moderna fama poeto Guo Moruo prikantis la pejzaĝojn de Huangshan per la vortoj: "La plej spektakla sub la ĉielo".

Legendo diras, ke antaŭ miloj da jaroj, ĉina farmakologo Fu Qiugong preparis drogherbojn ĉe la piedo de la Cinabra Monto. La prapatro Huang-di, amiko de Fu Qiugong, helpis lin en tiu laboro. Pro tio, la monto ekhavis la nomon Huang-shan. En la ĉina lingvo, la ideogramo Shan signifas monton. Rompaĵojn de pistujoj por preparado de medikamentoj oni ankoraŭ povas retrovi el la Cinabra Rivereto tie fluanta.

1  2