• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-14 18:54:12    
La monto Huangshan, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri


Pli fascinaj estas la montpintoj de Huangshan. Oni diras: "Sen atingi la Jadekranan Pavilonon, la panorama vido de la monto neeblas, kaj sen grimpi ĝis Pinto Tiandu, vana estas via vojaĝo."

La Jadekrana Pavilono 1 680 metrojn super la marnivelo estas konata kiel "Jada Ekrano de la Ĉielo". Ĝi liveras bonan vidkampon pri la tuta monto Huangshan. Restante tie post pluvado, oni povas sperti agrablan spektaklon: Amasoj da blankaj nuboj drivas malsupren, dum pitoreskaj montpintoj, fantaziaj rokgrupoj kaj verdaj pinoj estas envolvataj en la diafana nebulo, ke oni vidas nur iliajn suprojn.

 La montpinto Tiandu alta je 1 810 metroj estas ne-priskribeble rara. Antaŭ proksimume cent jaroj, iu grimpanto ne sukcesis atingi ĝian zeniton. Kun forta bedaŭro li skribis:
Se nur mi sur gruo povus iun tagon flugi,
Por la nubomaron super Pinto Tiandu vidi.
En la pasinteco, la montgrimpado estis sufiĉe danĝera, sed nuntempe, tio jam multe pli facilas, kun ŝtonŝtupoj garnataj per ferĉenoj ambaŭflanke. Kaj oni ankaŭ povas anstataŭigi piediradon per veturado en kabla ĉaro.


1  2