• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-25 15:50:06    
Ĉina centra banko refoje pliigis interezon por teni ekonomian kontinuigeblan kreskadon

cri
La 19-an de aŭgusto, la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko pliigis bazajn proporciojn de deponaĵo kaj kredito je 0,27%, la ĉina centra banko duafoje pliigis interezon. Ĉifoja pliigo ankoraŭ celas bremsi tro rapide kreskantajn investon kaj krediton, samtempe la konkreta politiko de la pliigo estas pli homeca kaj atentas redukton de influo al normalaj popolanoj.

De la kuranta jaro, la ĉina ekonomio ĉiam tenas la kreskan rapidon de pli ol 10%. La investo de fiksa kapitalo kaj eksporto estas la 2 gravaj faktoroj de akcelo de ekonomia altrapida kreskado, interalie en la antaŭa duono de la kuranta jaro la investo de fiksa kapitalo pliiĝis je preskaŭ 30% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, sumo de kredito de renminbi, sendita de diversaj komercaj bankoj, jam proksimiĝis al 90% de la tutjara plano. Altsumaj investo kaj kredito kaŭzis blindan vastigon de iuj fakoj, kies produkta kapablo estas tro superflua, fortigis senegalpezecon de ĉina ekonomia strukturo kaj mankon de energio kaj riĉfonto kaj reduktis kontinuigeblecon de ekonomia disvolvo. Pro tio, en la lasta aprilo la ĉina centra banko pliigis la proporcion de kredito je 0,27% kaj poste dufoje pliigis proporcion de prepara mono de deponaĵo de renminbi de financaj institucioj por redukti cirkulecon de mona merkato.

Pri ĉifoja pliigo de interezo, financa specialisto de disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Xia Bin diris, ke laŭ reguligo de ekonomia disvolvo, la pliigo ankoraŭ celas bremsi trokreskajn investon kaj krediton.

"Laŭ la nuna situacio de makroskopa ekonomio, ke kreskado de fremdvaluta rezervo kaj mona provizo estas relative rapida kaj la investa kreskado estas tro rapida, oni alprenis la rimedon de pliigo de interezo por garantii estontan stabilan rapidecon de ekonomia disvolvo."

1  2