• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-29 20:30:02    
Rakonto de scienc-teknika kreo en Zhongguancun

cri
Zhongguancun troviĝanta en la nordokcidenta loko de Pekino estas titolita ĉina "Silicia Valo". Antaŭ kelkaj dek jaroj, homoj, kiuj strebas al disvolvo de ĉina alt-nova tekniko, amasiĝis ĉi tie kaj komencis sian vojon de kreo de entreprenoj. Komence, ilia laboro estis organizo de specoj de diversaj elektronikaj produktoj importitaj el fremdaj landoj, poste vendis ilin al konsumantoj. Ili preskaŭ havis neniun kapablon de esploro kaj ekspluato. Sed nun, Zhongguancun jam fariĝis la alt-nova teknika zono kun la plej granda skalo en Ĉinio, pli ol 90% de produktoj faritaj en Zhongguancun estas sur la monda progresinta nivelo.

Fakulo sciigis al raportisto, ke kiam vi malfermas pordon de fako de esploro kaj ekspluato de iu ajn korporacio en Zhongguancun, scienc-esploraj programoj de la korporacio surprizos vin, ĉar la programoj, pri kiuj ili laboras, ofte havas saman paŝon kun la monda plej progresinta teknika nivelo.

Kiam la raportisto venis al la scienc-teknika limigita korporacio Hanwang en la zhongguancun-a zono, la diro estis atestita. Laŭ konigo de inĝeniero sinjoro Zhang Haopeng, nun en la merkato multaj poŝtelefonoj kun diferencaj markoj kaj tipoj posedas funkcion de enŝuto de ĉin-lingvaj vortoj per skribo, kaj pli ol 80% de la poŝtelefonoj estas produktitaj laŭ tekniko, esplorita kaj ekspluatita de la scienc-teknika korporacio Hanwang. Sinjoro Zhang Haopeng ankaŭ montris novan teknikon al la raportisto.

1  2