• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-29 20:30:02    
Rakonto de scienc-teknika kreo en Zhongguancun

cri

"Ekzemple la vizitkarto, vi fotas ĝin per televizia kamerao en poŝtelefono, la bildo de la vizitkarto estos enŝutata en la poŝtelefonon. Per nia tekniko, nur en kelkaj sekundoj la enhavo de la vizitkarto estos konata kaj enŝutata en la poŝtelefono."

La tekniko estis sukcese esplorita kaj ekspluatita de la korporacio Hanwang en la lasta jaro, nun jam multaj monde famaj poŝtelefonaj komercistoj aĉetis ĝin. Efektive, de post sia veno al Zhongguancun en la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la korporacio Hanwang difinis sin teknika-kreiva entrepreno. Sed, komence pro blinda obeo la korporacio Hanwang iris tra "zigzaga vojo". Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Liu Yingjian diris:

"Iutempe ni eĉ samtempe disvolvis 43 programojn, multaj programoj devis esti forlasitaj en la fino. Iuj estas ŝatataj de vi, sed uzantoj ne ŝatas, iuj bezonas multan koston, uzantoj ne povas akcepti, estas pli grave, ke samtempa disvolvo de tiel multaj programoj jam superis nian kapablon."

Pro la blinda kaj disa investo, la proporcio de sukceso en esploro kaj ekspluato de novaj produktoj nur estis 5%, ankaŭ la korporacio Hanwang falis en la financan stagnon. Post foja kaj refoja pensado, la administristaro de Hanwang akiris la konkludon, ke kreiva entrepreno pli multe bezonas sciencan kaj racian disvolvan strategion. Tial, la korporacio reduktis la 43 programojn ĝis 6 kaj uzis homforton kaj financon en programoj, kiuj havas pli brilan disvolvan perspektivon. Tial, la proporcio de sukceso en produkta esploro kaj ekspluato altiĝis je 50%.

Laŭ konigo, de multaj jaroj la korporacio Hanwang ĉiam persistas en asigno de preskaŭ 10% de venda sumo por ekspluato de novaj produktoj. Nun, la korporacio akiris gravan progreson en teknikaj esploro kaj ekspluato de kono de skribaj ĉin-lingvaj vortoj, intelekteca trafika administrado, intelekteca komputilo kaj intelekteca telefono kaj posedas multajn teknikojn kun sendependa intelekta proprieto kaj la sinteza teknika nivelo troviĝas sur la gvida nivelo en la mondo.


1  2