• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-30 08:45:05    
Ĉinio jam establis 50 servajn centrojn de raporto kaj plendo pri intelektproprieta protektado

cri

Okazos la unua Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Kolekto de Artaĵoj

De la 24-a ĝis la 29-a de septembro en Pekino, okazos la unua Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Kolekto de Artaĵoj.

Laŭ konigo, la foiro konsistos el kvar eksponejoj, inter ili unu eksponejo estas por artaĵoj el ŝtatnivelaj belartaj institutoj kaj naciaj eminentaj galerioj kaj la aliaj tri eksponejoj estas por eksponataj artaĵoj, kiuj pasigas kontroladon de ĵuriaro de organiza komitato.

Laŭ konigo, ĉina Kultura Ministerio celas establi markon por la Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Kolekto de Artaĵoj kaj per tio akcelas ĉinan merkaton de artaĵoj al direkto de regula funkciado kaj bona cirkulado.

Ĉinio jam establis 50 servajn centrojn de raporto kaj plendo pri intelektproprieta protektado

Ĝis la 28-a de aŭgusto, Ĉinio jam establis 50 servajn centrojn de raporto kaj plendo pri intelektproprieta protektado.

Laŭ konigo, la centroj vizaĝos al la tuta socio, akceptos raporton kaj plendon de atenco al intelekta proprieto, liveros konsulton al posedantoj de proprieto en la flanko de protektado de intelekta proprieto kaj samtempe liveros fadenon al leĝplenumaj institucioj por ke la institucioj traktu kontraŭleĝajn kazojn de intelekta proprieto.

Respondeculo de oficejo de ĉina ŝtata protektado de intelekta proprieto esprimis, ke la establo de la centroj estas la grava enhavo de la establo de perfekta sistemo de la protektado de intelekta proprieto, montris la ĉinan decidemon de pluapaŝa fortigo de protektado de intelekta proprieto kaj helpos al posedantoj de proprieto fluigi vojon de protektado de intelekta proprieto, altigi leĝplenuman efikon kaj formi leĝplenuman komunan penon.


1  2