• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-31 09:37:09    
Ĝoja kreanto de entrepreno sinjoro Tu Zhiyun

cri
Antaŭ la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, pekina nordokcidenta Zhongguancun ankoraŭ estis nekonata loko, en 1988 Zhongguancun fondis la ĉinan unuan ŝtatan altan scienc-teknikan zonon. Nun Zhongguancun jam fariĝis la ĉina fama "kapokanalo" kaj altiris multajn homojn, kiuj lernis en aliaj landoj, krei entreprenojn ĉi tie. Hodiaŭ ni konigos al vi gajan kreanton de entrepreno sinjoron Tu Zhiyun, ĝeneralan direktoron de pekina scienc-teknika limigita korporacio Shangnuo kaj de reta stacio "51 Kredito".

La oficejo de sinjoro Tu Zhiyun areas je nur pli ol 20 kvadrataj metroj, enhavas unu skribotablon, unu libroŝrankon kaj simplan sofon, ŝajne ne ekzistas diferenco kun aliaj oficejoj, sed kiam vi ĉirkaŭrigardas la oficejon, vi certe tuj atentas bildojn apud muro, apud la muro estas ne nur "Guernica", la fama olepentraĵo de Picasso, kovrilan bildon de la gazeto "Tiger", sed ankaŭ akvarelo, farita de filino de Tu Zhiyun en sia 8-jaraĝo. Tu Zhiyun diris, ke kvankam li ne estas lerta en arto, tamen li tre ŝatas diferenctipajn aĵojn, ĉar ili povas alporti al li malsamajn sentojn, kiel kreo de entrepreno.

36-jaraĵa Tu Zhiyun diplomiĝis en usona kalifornia Universitato Berkeley kaj lernis en Universitato Stanford por doktoriĝo pri administrado. En 1993, kun la deziro fariĝi profesoro, li enskribiĝis por ekzameno de Stanford kaj estis sukcese akceptita de Stanford. Li ne atendis, ke ĝuste la Universitato Stanford ŝanĝis lian vivon.

"En Stanford, ĉiuj diskutis pri kreo de entreprenoj kaj pri kreo, eĉ en manĝa tempo aŭditaj aferoj tute rilatis al kreo, miaj kolegoj tute faris praktikon, ili ŝajnis frenezaj. Vivante kaj lernante en ĉi tiu atmosfero, mi kompreneble estis profunde tuŝita."

Finfine, Tu Zhiyun forlasis sian lernadon por doktoriĝo pri administrado en Stanford kaj komencis sian praktikon de kreo. Unue, li venis al usona reta merkatiga korporacio Digitl Impact kaj faris diĝitan merkatigon. La unua praktiko alportis novan senton al Tu Zhiyun, ĝis nun li ankoraŭ memoris la senton de kreo.

"Ĉiuj diligente laboris ignorante nokton kaj tagon, estis tre ekscitataj, ĉiuj povis realigi sonĝon, ni ne pensis, ke ni povas praktiki plej progresintajn sciojn kaj teknikojn en komerco, tiam ni ŝanĝis multajn tradiciajn agmanierojn de usonaj entreprenoj."

Pro la unua kreo de entrepreno, Tu Zhiyun decidis iri sur la vojon de kreo. Tiam, li atentis la grandan merkaton de Ĉinio kaj ŝancon en la merkato. Li sciigis al raportistino:

"Mia decido estas simpla, se mi loĝas en Usono. Mi sciis, ke mi povas bone vivi, tamen mi sentis, ke ĉio tie ne rilatas al mi. Por mi, dediĉo al propralanda kaj propranacia revigliĝo superis ĉion. Simple, mi devas reveni hejmen."

1  2