• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-31 09:37:09    
Ĝoja kreanto de entrepreno sinjoro Tu Zhiyun

cri

En 2001, Tu Zhiyun revenis al Ĉinio. Post unu jaro, li komencis sian kreon de entrepreno en la pekina loko Zhongguancun kaj instalis la ĉinan unuan administran konsultan korporacion specialan por konsuma kredito de bankoj. Tiam, ĉinaj bankoj preskaŭ ne uzis statistikajn donitaĵojn fari riskan administradon, Tu Zhiyun sentis, ke li trovis la ŝancon. Sed ĉio ne disvolviĝis glate, li jam lernis kaj laboris en Usono 10 jarojn, pro la 10-jara distanco, li malbone konis ĉinajn bankojn. Por ĝisfunde koni la merkaton, en 2003, dank' al la ŝanco, ke li kunlaboris kun filio de ĉina Agrikultura Banko en la ĉina provinco Guangdong por fari konsulton de riska administro de domoj, Tu Zhiyun venis al Guangdong kaj ekkonis la merkaton. Ĝuste en la sama jaro, ĉinaj bankoj komencis distribui kreditan karton. En Usono, Tu Zhiyun multfoje faris merkatigon de karto. Pro tio, Tu Zhiyun reguligis sian strategion kaj komencis disvolvon en la merkato de kredita karto. Li diris:

"Ĉinaj bankoj ne havis merkatigan plantformon. Ĉar antaŭe ĉin-kapitalaj bankoj neniam vendis aĵojn al popolanoj, ĉinaj bankoj devas esti reformataj kiel detalaj bankoj kaj detalaj bankoj signifas liveron de servado de unu al unu, sed tiam ĉin-kapitalaj bankoj ankoraŭ ne establis ĉi tiun sistemon. Samtempe pro manko de donitaĵoj de klientoj en Ĉinio, iuj fremdlandaj sukcesaj merkatigaj metodoj ne povis esti uzataj en Ĉinio, ekzemple merkatigo per poŝto kaj telefono. Tial, bankoj havas grandan postulon en merkatigo."

En 2004, per la ŝanco de distribuo de kreditaj kartoj, Tu Zhiyun komencis sian 2-an kreon de entrepreno en Ĉinio. Unue li helpis al bankoj distribui kreditajn kartojn, sed li trovis, ke distribuo per homlaboro estas peza kaj neefika. Li atentis, ke Ĉinio estas unu el la malplimultaj landoj, kiuj unue havis internacian reton poste kreditan karton. En Ĉinio ekzistas pli ol 140 milionoj da retanoj, sed distribua nombro de kreditaj kartoj nur atingis pli ol 10 milionojn. Tial, en 2005 li kreis la internacian retan stacion "51 Kredito", ekutiligis reton por establi ordan merkatigan plantformon. Nun la reta stacio estas la ĉina ununura komerca reta stacio de kreditaj kartoj. Sur la reta stacio, oni povas fari lernadon, konsulton, peton de kreditaj kartoj, materialoj kaj favoraĵoj de ĉiuj bankoj estas enlistigitaj en la stacio. Nun la reta stacio jam subskribis kunlaboran interkonsenton kun 4 ĉinaj grandaj bankoj kaj liveras popularigon de marko kaj merkatigo por la 4 bankoj. Tu Zhiyun konigis, ke ĉiutage la nombro de vizitantoj al la reta stacio superis 100 mil, kaj pli ol mil homoj petis posedon de kreditaj kartoj sur la reta stacio.

Vidante la rapidan disvolvon de la korporacio, Tu Zhiyun estas gaja, samtempe pli okupita. Sed li diris, ke la regula kaj komforta laboro por aliaj homoj estas ne konforma al li, ĉar en la procezo de kreo de entrepreno, li realigis sian propran valoron, kaj por li la krea procezo estas ĝua procezo.


1  2