Ripozinte iomete, la vizitgrupo iris al la fabriko de gipsa tabulo por fari ĉelokan esploron. (sono de la fabriko) Dum la ĉeloka esploro, koreaj amikoj vidis la fabrikon, laboran situacion de laboristoj, produktitajn gipsotabulojn kaj faris multe da demandoj. La prezidanto de la kompanio detale respondis al ili.
Vizitinte la fabrikon, mi faris mallongajn intervjuojn al s-ro Lee Sungwoo, prezidanto de Korea-Ĉina Asocio kaj la prezidanto de la kompanio s-ro Cheng Zhaoxiang. S-ro Lee Sungwoo diris:
(sono de Lee Sungwoo)
Intervujate, s-ro Cheng Zhaoxiang, prezentanto de la kompanio diris: (sono)
"Ĝenerale dirite, tiu ĉi Festivalo de Esperanto estas sukcesa. Kvankam la Festivalo temas ĉefe pri kulturo, tamen ĝi tuŝas ankaŭ ekonomian kaj komercan kampojn pere de la lingvo Esperanto. Ekzemple, hodiaŭ komercistoj el Korea Respubliko ja faris viziton al nia Xinyuanda Industria Kompanio por serĉi kunlaboreblecon. Tio jam superas la signifon de la Festivalo. Estante kiel entreprenisto, ni povas uzi tiun ĉi bonan ŝancon por propagandi nin mem kaj kune serĉi kunlaboreblecon kun fremdlandaj amikoj. La festivalo ne nur pli grandigas nian vidkampon, sed ankaŭ igis nin havi pli multe da amikoj el diversaj landoj. Mi esperas, ke la Festivalo plene sukcesu."
La 1-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto jam sukcese finiĝis, tamen la komercado ankoraŭ daŭras. Mi deziras, ke la komercado per Esperanto sukcesu!
1 2 3
|