• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-13 19:26:57    
Rakonto pri sinjoro Liu Yaping

cri
IPTV, Internacia Protokola Televizio ankaŭ estas titolita reta televizio, ĝi estas la nova tekniko en la mondo, utiligas larĝbendan kabbligitan reton, per familia televidilo kiel la ĉefa montra pinto laŭ internacia reta interkonsento, liveras al familiaj uzantoj servadon de multaj vida-frekvencaj programoj, inkluzive de diĝita televizio. IPTV povas laŭ elekto de uzantoj aranĝi servajn funkciojn de multaj peroj, inkluzive de diĝita televizio, programoj de vid-frekvencoj kaj de aŭd-frekvencoj, videbla telefono de IP, lego sur internacia reto, sendo de elektronika poŝto, surreta informa konsulto, amuzo, ludilo kaj komerca funkcio. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi antaŭirinton de ĉina kampo de IPTV, sinjoron Liu Yaping, ĝeneralan direktoron kaj ĉefan plenuman oficiston de pekina scienc-teknika limigita korporacio Hanchen.

En 1988, kiel multaj lernantoj, tenante la repagon al la patrolando, 30-jaraĝa Liu Yaping komencis sian lernadon en usona Instituto de Teknologio Massachusetts. Post 5 jaroj, li sukcese akiris la akademian rangon de profesoro de transistora-material-ologio kaj komencis realigon de sia sonĝo sur usona alt-teknika kampo. En Usono, li kreis kaj disvolvis multajn softvarajn korporaciojn, dume Liu Yaping neniam rompis kontaktiĝon kun Ĉinio, li plivastigis sian negocon en Ĉinion kaj ĉiam sin dediĉis al kunlaboro kun ĉinaj entreprenoj kaj al enkonduko de fremdlandaj progresintaj teknikoj kaj investaj kapitaloj en Ĉinion. Pro la ĉina ekonomia altrapida disvolvo, li estis tre honora kiel ĉino.

"Kiel ĉi tia granda lando Ĉinio povis teni kreskadon de la totala enlanda produktovaloro per la 2-cifera rapideco en la lastaj pli ol 20 jaroj, ne okazis ĉi tiu afero en aliaj landoj."

Liu Yaping diris, ke post la reformado kaj malfermo, la ĉina registaro aktive akcelis sisteman reformadon, ekzemple sisteman reformadon de ŝtataj entreprenoj, la registaro ankaŭ stimulis disvolvon de privataj entreprenoj, precipe stimulis lernantojn, kiuj lernis en aliaj landoj, reveni al Ĉinio kaj fari kreon de entreprenoj. La registaro liveris al lernantoj fonduson por kreo de entreprenoj kaj helpis al lernantoj solvi la kapitalon en la komenco de entreprenoj, samtempe stimulis alt-scienc-teknikajn entreprenojn fari kreivon. Sinjoro Liu Yaping sciigis al raportisto, ke se vi kreas entreprenon en Usono, ekzemple entreprenon pri softvaro, vi ne povas facile esti atentata, sed en Ĉinio, frue vi povas akiri subtenon, respekton kaj atenton el la registaro. En 2004, Liu Yaping kreis pekinan scienc-teknikan limigitan korporacion Hanchen en pekina zhongguancun-a wangjing-a krea zono, kaj ekfaris ekspluaton kaj merkatigon de produktoj sur la kampo de IPTV. Kvankam la korporacio fondiĝis nur 2 jarojn, tamen ĝi jam petis pli ol cent patentojn. Liu Yaping diris:

"Antaŭe, necesis multaj jaroj, ke novaj teknikoj kaj produktoj aperu en Ĉinio, kiel tekniko de internacia reto. Sed, nun la stato grande ŝanĝiĝis, ekzemple laŭ la kampo de IPTV, la tekniko ankoraŭ estas tre nova en fremdaj landoj, ĝi jam vigle disvolviĝas en Ĉinio. Nun, niaj produktoj jam estas senditaj al multaj landoj kaj regionoj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Nia tekniko troviĝas en la antaŭa vico de la mondo."

1  2