• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-13 19:26:57    
Rakonto pri sinjoro Liu Yaping

cri

Liu Yaping posedas potencan grupon, kvankam la korporacio Hanchen sin fondis nur 2 jarojn, tamen antaŭ 7 jaroj, homoj, kiuj sin dediĉis al esploro kaj ekspluato sur la kampo de IPTV jam revenis al Ĉinio el fremdaj landoj kaj komencis laboron. Antaŭ 2 jaroj, ili amasiĝis en la grupo kaj kreis la korporacion Hanchen. Nun, krom espluato de produktoj pri IPTV, speciale pri la ĉina merkato, la korporacio esploris kaj ekspluatis produkton kombinantan IPTV kaj diĝitan televizion. Sinjoro Liu Yaping konigis la novan produkton al raportistino.

"Per la nova produkto vi volos vidi televiziajn programojn aŭ aŭskulti programojn el radio, se vi petos iun programon, ekzemple vi volos vidi futbalan konkurson antaŭ kelkaj tagoj, en la maniero de IPTV vi povos vidi ĝin. Ĉar IPTV trafikas programojn per larĝa bendo, ĉiam se vi volas vi povos surigi sur la reton, ricevi kaj sendi elektronikan poŝton. Nun ni jam esploris kaj ekspluatis produkton en mano, nome kiel movebla komputilo, portante la produkton vi povos vidi tion, kion vi volas vidi."

Sinjoro Liu Yaping sciigis al la raportistino, ke en la fino de la kuranta jaro ĉi tiu produkto aperos en la ĉina merkato.

En la fino de la lasta jaro, la nombro de ĉinaj retanoj de larĝa bendo jam superis 64 milionojn, okupis la unuan lokon en la mondo. Laŭ diversaj merkataj raportoj, en kelkaj estontaj jaroj Ĉinio fariĝos la monda plej granda mondo de IPTV. Sinjoro Liu Yaping sciigis al la raportistino, ke la granda merkato liveris al li ne nur ŝancon. Li diris:

"Nun en la mondo produktado en Ĉinio jam fariĝis marko, depende de la marko ĉinaj entreprenoj de alta scienca tekniko facile estas atentataj de la mondo."

Sinjoro Liu Yaping plenas de fido pri la estonteco de la korporacio, li sciigis al la raportistino, ke en la estontaj 2 jaroj, la korporacio dissendos akcion en la merkato NASDAQ.


1  2