• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 19:08:13    
Rakonto de pejzaĝa arkitekto Luo Sheng

cri
Hodiaŭ ni konigos al vi sinjoron Luo Sheng, ĝeneralan direktoron de pekina medidesegna konsultiĝa limigita korporacio Dadi Haocheng. Sinjoro Lu Sheng diplomiĝis el arkitektura fakultato de japana Tokia Universitato kaj el la fakultato de pejzaĝa arkitekto de japana Universitato Aichi, vivis kaj laboris en Japanio 13 jarojn. Dum la 13 jaroj, li kreis sian propran desegnan korporacion kaj finis pli ol 90% de programoj de pejzaĝa desegnado en la mezo de Japanio. En 2000, Luo Sheng revenis al Ĉinio kaj en Zhongguancun kreis pekinan medidesegnan konsultiĝan limigitan korporacion Dadi Haocheng. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu la rakonton pri kreo de entrepreno de sinjoro Luo Sheng, pejzaĝa arkitekto.

43-jaraĝa Luo Sheng estas babilkapabla. Vidante raportistinon, li tuj parolis kun ŝi pri la ĉina unua specialeco de pejzaĝa desegnado, preparata de li kaj Pekina Industria Universitato. Sinjoro Luo Sheng sciigis al la raportistino, ke laŭ la mondo la pejzaĝa desegnado ankoraŭ estas la nova kampo, ĝi postulas ne nur teorian senĉesan diskutadon, sed ankaŭ fojan kaj refojan praktikadon, ankaŭ tion, ke pejzaĝaj arkitektoj posedu ne nur la kapablon de spaca imago, sed ankaŭ la kapablon de teknika trakto. Pejzaĝa desegnado estas la sinteza fako, ofte montras median desegnadon ekster konstruaĵoj, iutempe eĉ ĝeneralan konceptan desegnadon inkluzive de konstruaĵoj, pontoj, vidindaĵoj ĉe vojoj, parkoj kaj aliaj, kaj tio jam estas urba desegnado. Ĉar ĝi ankoraŭ estas la nova kampo, tial nun mankas faka instalo en ĉinaj diversaj universitatoj kaj akademioj. Luo Sheng diris:

"Homoj, kiuj lernis median arton, posedas la kapablon de spaca imago, sed ili ne havas sciojn pri teknika trakto; kaj homoj, kiuj lernis naturajn sciencojn kaj teknikojn, sed ili ne posedas la kapablon de spaca imago. Pejzaĝa desegnado estas la kombino de racio kaj sentemo, matura pejzaĝa arkitekto povas bone trakti la rilatojn inter racio kaj sentemo."

Por ŝanĝi la staton de manko de pejzaĝaj arkitektoj, Luo Sheng kunlaboras kun Pekina Industria Universitato kaj preparas la ĉinan unuan specialecon de pejzaĝa desegnado. Luo Sheng diris, ke ili konstruos la specialecon kombinante lernadon, produktadon kaj studadon, instrusitoj, lernantoj kaj laborantoj de la korporacio de Luo Sheng laboros kune por kombini instruadon, lernadon kaj praktikadon, kaj lernantoj havos ŝancon partopreni en programoj de la korporacio de Luo Sheng.

Karaj aŭskultantoj, pli ol 90% de programoj de pejzaĝa desegnado kaj pli ol 300 pontoj en la japana meza regiono estis desegnitaj de Luo Sheng. Nun, la korporacio de Luo Sheng en Japanio estas la plej granda kaj plej forta desegna korporacio en la japana meza regiono, ĉiujare ĝi akceptas pli ol dek internaciajn programojn de pejzaĝa desegnado. Luo Sheng diris, ke takso de unu pejzaĝa desegnado ne dependas de la arta apreca valoro, sed de tio, ĉu ĝi konformas al la loka efektiva stato.

"Ĉiuj lokoj havas diferencajn regionan staton, klimatan kondiĉon, naturan kondiĉon kaj socian kondiĉon. Por trovi desegnan temon, ni devas kombini lokajn regionan trajton kaj kulturan trajton. Poste, ni uzos teknikojn kaj principojn de urboplanistiko, pripejzaĝa scienco, botaniko, sinekologio, arkitekturo kaj aliajn fakojn. Ekzemple, kiam ni desegnas kvartalon, ni devas konsideri meznombran temperaturon, koeficienton de anjono, aranĝon de akvo kaj plantoj, ventan direkton kaj aliajn faktorojn."

1  2