• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 19:08:13    
Rakonto de pejzaĝa arkitekto Luo Sheng

cri

Luo Sheng diris, ke nur konforma desegnado estas la plej bona. Ĝuste laŭ ĉi tiu koncepto, Luo Sheng eniris en la vicon de mondnivelaj pejzaĝaj arkitektoj kaj li glate disvolviĝis en Japanio. Negoco en Japanio estis tre okupa, tial Luo Sheng ne havis multan tempon reveni al Ĉinio. En 2000, pro hazarda ŝanco, Luo Sheng decidis reveni kaj krei entreprenon en Ĉinio. En ĉi tiu jaro, eduka zono de la ĉina provinco Sichuan faris internacian invitadjudikon, amiko de Luo Sheng donis 3 monatojn por fari desegnadon, sed li ankoraŭ ne havis fidon pri sia desegnado, tial li petis helpon de Luo Sheng. Nur en tri tagoj, Luo Sheng finis projektadon, mezuradon kaj desegnadon kaj lia desegno sukcesis en la invitadjudiko, tial li komencis kunlaboron kun la amiko, sekve la fojoj kaj frekvencoj de lia reveno estis pli kaj pli multaj. Luo Sheng diris:

"En Ĉinio ekzistas multaj disvolvaj ŝancoj. Poste en iu ŝanco mi kontaktiĝis kun zhongguancun-a scienc-teknika zono, la zono liveras multajn favorojn al homoj, kiuj lernis en aliaj landoj kaj poste faras kreon de entreprenoj, ekzemple la zono senigis ĉi tiujn homojn je imposto. Ankaŭ la korporacia registra formalaĵo estas simpla, tial mi revenis al Ĉinio."

En la fino de 2000, Luo Sheng komencis sian kreon de entrepreno en Zhongguancun. Li sinsekve fondis urban median desegnan konsultiĝan limigitan korporacion Dadi Haocheng, median instalaĵan limigitan korporacion Dadi Haocheng, median inĝenieran teknikan limigitan korporacion Dadi Haocheng, nun jam organizis fakan grupon inkluzive de projektado, desegnado kaj konstruado, la marko Dadi Haocheng jam fariĝis fama marko en Ĉinio. Nun, la korporacio jam altiris talentulojn de pejzaĝa desegnado. Antaŭ kelkaj monatoj, sinjoro Chen Meng aliĝis al la korporacio, li sciigis al la raportistio:

"La grupo kolektis tutlandajn talentulojn, en la grupo ni kune interfluas kaj lernas kaj komune klopodas por disvolvo de la fako en Ĉinio, tial ni tre havas emocion."

Nun, Luo Sheng kaj siaj laborantoj atendas la venon de septembro de la venonta jaro, ĉar tiam la fako de pejzaĝa desegnado en la Pekina Industria Universitato bonvenigos la unuan amason da lernantoj. Luo Sheng kaj liaj laborantoj havos ŝancon instrui siajn spertojn al ili kaj trejnos ĉinajn proprajn pejzaĝajn arkitektojn. Ĝuste kun ĉi tiu espero, sinjoro Gao Zhifa venis al la korporacio Dadi Haocheng. Li diris:

"Ni amas la fakon, por disvolvo de la fako, mi esperas, ke per klopodado ni povas kreskigi bonajn pejzaĝajn arkitektojn."

Luo Sheng diris, ke li esperas, ke laborantoj amos la fakon, posedos emocion kaj kreivan kapabon, samtempe senĉese strebos al celo.


1  2