• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-27 20:36:22    
Ĉinio antaŭenpuŝos dekmilojn da eksterlandaj kaj orientaj ĉinaj entreprenoj investi en 6 mezaj provincoj

cri
Ĉinio antaŭenpuŝos dekmilojn da eksterlandaj kaj orientaj ĉinaj entreprenoj investi en 6 mezaj provincoj

Ĉina Ministerio pri Komerco planas antaŭenpuŝi pli ol dek mil eksterlandajn kaj orientajn ĉinajn entreprenojn investi en la 6 provincoj en la meza parto de Ĉinio, kaj la investo eble disvastiĝos al la okcidenta parto, kiu najbaras kun la meza parto kaj havas similan kondiĉon.

Fakulo diris, ke investita regiono de translandaj kompanioj ŝanĝiĝis

Lastatempe, la investita regiono en Ĉinio de la translandaj kompanioj ĵus ŝanĝiĝis. Plifortigante investon al la orientaj ĉemaraj progresintaj regionoj, la translandaj kompanioj komencis reemfazi investon al tiuj mezaj urboj en la meza regiono de Ĉinio.

Interfluo kaj kunlaboro de du bordoj en agrikulturo liveras vastan spacon al agrikultura evoluado de Taiwan

La 27-an de septembro en Pekino, s-ro Li weiyi, proparolanto de la oficejo pri taiwan-aj aferoj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, esprimis, ke interfluo kaj kunlaboro inter la du bordoj de Taiwan-a Markolo en agrikulturo liveras vastan spacon al la agrikultura evoluado de Taiwan.

Antaŭ nelonge, koncerna flanko de Taiwan diris, ke interfluo de la du bordoj en agrikulturo malhelpos al agrikulturo de Taiwan, kaj pri tio s-ro Li Weiyi faris la supremenciitan esprimon respondante demandojn de ĵurnalistoj.

S-ro Li Weiyi montris, ke tiu opinio estas unuflankeca. Li diris, ke agrikulturoj de la du bordoj havas fortan interkompletigecon. Plifortigo de agrikultura kunlaboro inter la du bordoj utilas por realigi reciprokan utilon kaj duopan venkon de la dubordaj agrikulturoj kaj utilas ankaŭ por realigi komunan evoluadon de la dubordaj agrikulturoj. Tion pruvis ankaŭ la sukceso akirita de multaj agrikulturaj entreprenoj el Taiwan, kiuj faris investadon en la ĉeftero.

1  2