Rekordo de ĉefstabejoj kaj agentejoj de internaj kaj transmaraj kompanioj en Hongkong
Laŭ rezulto de enketado publikigita de la Statistika Departemento de la registaro de la ĉina Hongkong-a Speciala Aŭtonoma Regiono en la 26-a de septembro, la nombro de funkciantaj regionaj ĉefstabejoj kaj agentejoj de ĉinaj internaj kaj transmaraj kompanioj estas rekorda kaj atingis 6 354.
Koncerna respondeculo de Hongkong diris, ke la rezulto de enketado pruvas la tradician avantaĝon de Hongkong, inkluzive de simpla imposta sistemo, malalta imposto, libera telekomunikado, honesta registaro kaj neekzisto de fremdvaluta regado.
Ĉinio promesis pli alte atenti malfermiĝon al ekstero
La 26-an de semtembro, en la urbo Changsha de provinco Hunan de Ĉinio, ĉina vicĉefministro Wu Yi promesis al enlandaj kaj eksterlandaj komercistoj, ke Ĉinio pli alte atentos la gravan rolon de ekster-malfermiĝo por antaŭenpuŝi disvolvon de ekonomio kaj socio, kaj akcelos reformadon kaj disvolon de Ĉinio per malfermiĝo. 1 2
|