• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-28 20:22:38    
Pekino translokigis pezindustriajn entreprenojn por reguligi industrian aranĝon

CRI
En la lastaj kelkaj jaroj, amaso da pezindustriaj entreprenoj de Pekino sinsekve translokiĝis, tio ne nur akcelis reguligon de pekina industria strukturo kaj plibonigon de aranĝo kaj ŝanĝis modelon de ekonomia kreskado, sed ankaŭ reduktis konsumon de energio, akcelis plibonigon de medio kaj metis bonan bazon por la organizo de pekinaj verdaj kaj scienc-teknikaj Olimpikoj. Ĉi tiuj industriaj entreprenoj, denove konstruitaj aliloke, ankaŭ multe altiĝis en nivelo de tekniko, ekipaĵo kaj administrado.

En julio de la lasta jaro, la fandforno n. 5 de la grupo Shougang en la pekina okcidenta parto estingis fajron, kiu jam brulis 47 jarojn. Post unu jaro, fabriko pri koaksigo en la pekina sudorienta parto same funkciigis procedon de ĉeso de laboro. La du grandaj ŝtataj industriaj entreprenoj, kiuj faris kontribuon en la preskaŭ duona jarcento, baldaŭ malaperis el la okulo de homoj.

Veninte al la fabriko pri koaksigo, raportisto vidis, ke neniu troviĝas antaŭ du fornoj, kiuj jam ĉesis funkcii. Maljuna laboristo de la fabriko sinjoro Yang Xiaolin sciigis al raportisto, ke li akompanis la du fornojn jam 26 jarojn, kaj ne volas disiĝi de ili.

"Por pekinaj verdaj Olimpikoj kaj plibonigi la medion, la fabriko pri koaksigo ĉesis labori. Nun niaj fornoj n.1 kaj n.2 estas junaj. Ĉar la vivdaŭro de fornoj estas preskaŭ 35 jaroj, kaj la du fornoj estis uzataj nur 12 jarojn. Tial, nun ni ĉesigis la laboron, iom estas vere bedaŭrinde!"

En novembro de 1958, la forno n.1 de la fabriko pri koaksigo produktis la unuan vagoneton da koakso en la historio de la nova Ĉinio kaj levis la unuan paĝon de la industrio de karbokemio de la nova Ĉinio. Estro de la fabriko sinjoro Zhang Xiwen, kiu laboris en la fabriko jam pli ol 30 jarojn, konigis, ke tiam en Pekino ĉie brulis karbo, en vintro la polucio estis tre serioza, por redukti polucion, la pekina registaro volis ŝanĝi pekinan brulaĵan strukturon kaj decidis fondon de pekina fabriko pri koaksigo.

"Kiel la kompleta programo de Nacia Tago, la fabriko estis oficiale konstruata en 1958. En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, la fabriko plivastigis la produktan kapablon, kaj gaso estis liverata ne nur al Popola Halo, grandaj hoteloj, ambasadorejoj kaj Zhongnanhai-rezidejo de ĉinaj gvidantoj, sed ankaŭ al domoj de iuj civitanoj."

1  2