• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-28 20:22:38    
Pekino translokigis pezindustriajn entreprenojn por reguligi industrian aranĝon

CRI

En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la fabriko sinsekve pliigis 2 grandvolumenajn fornojn, sekve la amplekso de transporto de gaso vastiĝis, kanalo de la transporto sin etendis al pli kaj pli da ordinaraj civitanoj. Sinjoro Zhang Xiwen diris, ke tiam gasa proviza kvanto de la fabriko okupis 80% de pekina gasa proviza kvanto, kaj la fabriko ne nur estas la gvidanto en ĉina karbokemia industrio, sed ankaŭ la ĉina plej granda fabriko pri koaksigo kaj bazo de eksportado de komerca koakso.

Komence de la fondiĝo de la nova Ĉinio, Pekino planis kaj grave disvolvis kelkajn grandajn industriajn entreprenojn kaj formis la industrian strukturon kun kompletaj industriaj fakoj kaj industrio kiel la ĉefa. La disvolvo de industrio ludis ŝlosilan rolon por pekina ekonomia bazo. Tiama fabriko pri koaksigo ĝuste estas unu el pekinaj plej gravaj industriaj entreprenoj.

Sed sekve de la kreskado de pekinaj urba areo kaj loĝantaro, malutilo alportita de altpoluciaj industriaj entreprenoj estis pli kaj pli klara. Ĉiujare, Pekino devas pagi amason da energio kaj kapitalo por jungi polucion kaŭzitan de industriaj fabrikoj. Tial, la du grandaj ŝtataj entreprenoj ĉesigis laboron, oni opiniis, ke tio estas la saĝa elekto de Pekino. Vicestro de pekina industria akcelado sinjorino Chang Qing diris intervjuate, ke de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento pekinaj industriaj entreprenoj jam sinsekve translokiĝis, en la komenco tio ĉefe celis solvi polucion. Sekve de tio, ke Pekino elmetis konstruadon de urbo konforma al loĝado kaj kreadon de verdaj kaj scienc-teknikaj Olimpikoj, translokiĝo de entreprenoj fariĝis la grava rimedo por ke Pekino aktive reguligu industrian strukturon kaj plibonigu industrian aranĝon. Ŝi informis, ke en la preskaŭ lastaj 5 jaroj, 144 entreprenoj translokiĝis el Pekino. Chang Qing diris:

"Sekve de la plenumo de gravaj translokigaj reguligaj programoj, ekzemple translokigo de la grupo Shougang kaj la fabriko pri koaksigo, pekina industria strukturo kaj aranĝo jam baze ŝanĝiĝis: la unua estas fundamenta solvo de la polucio el urba industrio; la dua estas, ke amaso da entreprenoj rigardis translokiĝon kiel novan ŝancon de disvolvo kaj per kapitalo el interŝanĝo de tero faris konstruadon de nova fabriko kaj akcelis entreprenan teknikan reformadon kaj altigis produktojn."

Estas menciinde, ke la translokigo de pekinaj pezindustriaj entreprenoj absolute signifas translokigo de polucio al alia loko, sed konstruon de entreprenoj kun monde progresinta nivelo en la nova loko. Estro de la pekina fabriko pri koaksigo sinjoro Zhang Xiwen diris:

"Desegno kaj forna formo de la nova fabriko estas konsideritaj laŭ moderna plej progresinta nivelo, samtempe kompare kun la malnova fabriko, la teknologio estas plibonigita. Tekniko, administrado kaj instalaĵo de la nova fabriko estas pli perfektaj kaj pli progresintaj ol tiuj de la malnova fabriko, ankaŭ diversaj mediprotektaj normoj estas pli altaj."


1  2