• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-11 15:40:45    
Ĉina sudokcidenta regiono fariĝis varma regiono de investo de ĉindevenaj komercistoj en Asocio de Sudorientaziaj Landoj

cri
De la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉindevenaj komercistoj de diversaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj estas la grava fonto de eksterkomercista rekta investo altirita de Ĉinio, ili faris grandan kontribuon al la ĉina ekonomia disvolvo. En la pastinta longa tempo, la orienta ĉemara regiono kun relative evoluinta ekonomio estas la unue elektita investa celo de ĉindevenaj komercistoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Sed en la lastaj jaroj, kontraŭe malprogresinta sudokcidenta regiono laŭgrade fariĝis la nova varma regiono de investo de ĉindevenaj komercistoj.

La areo de la ĉina sudokcidenta regiono superas 2,5 milionojn da kvadrataj kilometroj kaj la nombro de loĝantoj atingas preskaŭ 250 milionojn, kaj estas tre grava regiono kun abundaj riĉfontoj kaj bazo de industrio kaj energio. Pro natura kaj historia kialoj, la disvolvo de la sudokcidenta regiono estis relative malprogresinta. En la lastaj jaroj, por akceli ekonomian kaj socian disvolvon de la regiono, la ĉina registaro ne nur donis amason da financaj subtenoj, sed ankaŭ aktive subtenis la regionon altiri investon de eksteraj komercistoj, precipe la investon el ĉindevenaj komercistoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

Sinjorino Li Haifeng, vicestrino de la oficejo pri aferoj de ĉindevenuloj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris:

"En la lastaj jaroj, por akceli malfermon kaj reformadon de la sudokcidenta regiono, la ĉina registaro ellaboris serion da favoraj politikoj kaj fortigis subtenadon. Registaroj de diversaj provincoj kaj aŭtonoma regiono senĉese pliigis financan investon, fortigis konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj plibonigis investan medion. Laŭjare pliiĝis investaj programoj de ĉindevenaj komercistoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj en la sudokcidenta regiono, kaj klare pliiĝis la investa skalo. Multaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj jam fariĝis la neanstataŭigebla grava forto de la disvolvo de la sudokcidenta regiono."

En la lastaj jaroj, sekve de la rapidigo de la konstruado de liberkomerca zono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la intimaj ekonomiaj rilatoj kaj komercaj kontaktoj inter la du flankoj estis pluapaŝe fortigitaj.

De 2003, ĉiujare Ĉinio okazigas konferencon por konigi investajn programojn de ĉinaj komercistoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj en sudokcidenta regiono, kaj Ĉinio forte konigis al ĉindevenaj komercistoj en sudorienta Azio investajn programojn en la sudokcidenta regiono. Nun, la konferenco jam fariĝis la grava platformo de investa kunlaboro por akceli komunan disvolvon de la sudokcidenta regiono kaj ĉindevenaj komercistoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, kaj naskis pozitivan influon en ĉinaj komercistoj kaj posedas fortan altiron.

1  2