• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-11 15:40:45    
Ĉina sudokcidenta regiono fariĝis varma regiono de investo de ĉindevenaj komercistoj en Asocio de Sudorientaziaj Landoj

cri

Antaŭ nelonge, okazis la 4-a "konferenco por konigi investajn programojn de ĉindevenaj komercistoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj en sudokcidenta regiono kaj la unua forumo de azi-pacifikaj ĉindevenaj komercistoj" en la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan. Pli ol 160 delegitoj de transmaraj ĉindevenaj komercistoj el membrolandoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj delegitoj de entreprenoj de la 6 provincoj kaj aŭtonoma regiono en la sudokcidenta regiono partoprenis en la konferenco. Sinjoro Qin Guangrong, vicestro de la provinco Yunnan, kiu gastigis la konferencon, esprimis, ke la provinco Yunnan troviĝas ĉe la ĉina sudokcidenta landlimo, havas la naturan superecon ligi sudorientan Azion kaj sudan Azion, li esperas konstrui en la estonteco Yunnan kiel ponton de ekonomia kunlaboro inter la ĉina sudokcidenta regiono kaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Li diris:

"La okazigo de la 4-a konferenco por konigi investajn programojn de ĉindevenaj komercistoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj en sudokcidenta regiono kaj la unua forumo de azi-pacifikaj ĉindevenaj komercistoj liveris gravan ŝancon por ke Yunnan ludu regionan superecon, vastigu malfermon, rapidigu disvolvon, fariĝu hejmo de azi-pacifikaj ĉindevenaj komercistoj kaj garantiu sian statuson en la azi-pacifika regiono. Ni konvinkiĝas, ke per la sukcesa okazigo de la konferenco, Yunnan certe povos ludi rolon en kunlaboro kaj interfluo kun la azi-pacifika regiono kaj starigi oran ponton bonnajbaran, amikan, reciproke utilan kaj reciproke favoran."

Laŭ statistiko, en la antaŭaj 3 konferencoj, pli ol 500 ĉindevenaj komercistoj el Asocio de Sudorientaziaj Landoj partoprenis en la konferencoj kaj atingis investajn interkonsentojn kun la sumo je preskaŭ 1,2 miliardoj da usonaj dolaroj. Kaj la skalo kaj atingo de la 4-a konferenco superis tiujn de la antaŭaj 3 konferencoj, en 2 tagoj ĉeestantoj subskribis 36 kontraktojn de investa kaj kunlabora intenco kaj la sumo superis 1,7 miliardojn da usonaj dolaroj.

En ekonomia kaj komerca kunlaboro kun ekonomiaj korpoj en la sudorientazia regiono, multaj ĉinaj komercistoj ludis gravan rolon. Kun la profunda sento al Ĉinio, ili aktive partoprenis en la ĉina ekonomia konstruado kaj fariĝis la grava fonto de ĉina plivastigo de malfermo kaj reformado kaj disvolvo de ekonomio.

Singapura ĉindevena komercisto sinjoro Gao Xinping parolis pri sia penso de investo en la ĉina sudokcidenta regiono. Li diris:

"En frua tempo, mi faris investon en la ĉeftero kaj la tempo estis relative longa, antaŭe en Fujian, Jiangsu kaj Ŝanhajo kaj aliaj ĉemaraj provincoj kaj urboj. Ĉifoje per la ŝanco mi venis al la sudokcidenta regiono. La okcidenta granda ekspluatado jam funkciis kelkajn jarojn kaj la patrolanda ekonomio rapide disvolviĝas, ni elmigrintaj ĉinoj esperas, ke la patrolando povos esti potenca. Tial, ni pli multe esperas partopreni en la patrolanda konstruado."


1  2