• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-17 08:19:47    
Rakonto pri taiwan-a komercisto He Shanxi

cri
Religia kredado kaj investo kaj komerco kvazaŭ ne multe rilatas unu al la alia. Sed komence investo de taiwan-a komercisto sinjoro He Shanxi al la ĉeftero fontis el lia kredado je Budaismo. Por sia kredado, He Shanxi elektis ĉinan okcidentan urbon Xi'an, kiel la lokon de kreo de entrepreno, sed ne sudorientan ĉemaran urbon kun evoluinta ekonomio.

He Shanxi naskiĝis en 1958 en Taibei, ĝis en 1988 li havis intuan impreson al la ĉeftero. Tiam, la taiwan-a instanco unuafoje malfermis viziton al familianoj de taiwan-aj loĝantoj en la ĉeftero, kiel raportisto He Shanxi sekvis grupon de vizito al familianoj kaj venis al Pekino. La unua impreso de Pekino al li estis: la flughaveno estas malbona kaj oni malfacile trovas telefonon. De tiam, preskaŭ ĉiujare He Shanxi venis al la ĉeftero, la disvolvo de ekonomio kaj socio de la ĉeftero forte altiris lin.

Kvankam He Shanxi venis al multaj urboj de la ĉeftero, tamen finfine estas la urbo Xi'an altiris lin fari investon. Parolante pri la kialo de investo en Xi'an, He Shanxi donis surprizan kialon, ĝi estas "budaisma kialo".

"Antaŭ pli ol 3 jaroj, mi partoprenis en okazigo de aktivado pri transporto de Sariro el xi'an-a Templo Famen al Taiwan, tiam mi servis kiel estro de propaganda grupo. Per la okazigo de la aktivado, mi intimiĝis kun Budaismo, amikiĝis kun multaj xi'an-anoj, ankaŭ intimiĝis kun la provinco Shaanxi. Reveninte al Taiwan, mi kaj kelkaj amikoj decidis disvolvon en la urbo Xi'an."

He Shanxi estas pia budaano, li profunde konvinkiĝas, ke la travivo de partopreno en religia interfluo inter la du bordoj igis lin intimiĝi kun Xi'an. Sed parolante pri investo, kompreneble oni ankoraŭ devas konsideri investan medion. Antaŭ ol veni al Xi'an, He Shanxi kaj liaj partneroj faris esploron en Pekino kaj Ŝanhajo, sed lia povo evidente ne havas konkurencan superecon en Pekino kaj Ŝanhajo, pro la relative altaj terkosto kaj homlabora kosto. Kaj li vidis pli praktikan komercan ŝancon en Xi'an, kie kosto estis relative malalta. Li diris:

"Laŭ taiwan-a tradicia koncepto, Xi'an estas relative malprogresinta loko, ĉar oni pensis nur pri Loesa Altebenaĵo. Sed fakte la urbo estas ne tiel malbona. Poste ni trovis, ke efektive ĉi tie la scienc-esplora grupo estas tre potenca."

1  2