• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-17 08:19:47    
Rakonto pri taiwan-a komercisto He Shanxi

cri

He Shanxi opiniis, ke la potenca scienc-esplora kapablo estas la supereco de Xi'an, taiwan-aj komercistoj posedas riĉajn administrajn spertojn kaj relative fortan merkatan plivastigan kapablon, kombino de la du flankoj ĝuste estos bona komerca ŝanco. Tial, en 2003 li kreis alt-scienc-teknikan korporacion pri esploro kaj ekspluato de energioŝparaj produktoj. Per 3-jara disvolvo, produktoj de la korporacio jam estas venditaj al kelkdek landoj kaj regionoj. Li sciigis al la raportisto, ke nun la korporacio esploras kaj ekspluatos energioŝparan nanometran vitron, kaj jam eniris en la lastan eksperimentan periodon.

"Nanometran vitron estas la venontpaŝa disvolvata grava konstrua vitro laŭ difino de la ĉina Ministerio pri Konstruado. Nun multaj vitroj alprenitaj ne povas ŝpari energion. Ni esperas, ke nia nanometran vitron povos bari brilon aŭ preventi disvastigon de varmo."

Administrante sian korporacion, He Shanxi konstruis iujn fabrikajn domojn, oficajn domegojn kaj luigis ilin al aliaj taiwan-aj komercistoj. Poste, li naskis la penson de fondo de alt-scienc-teknika industria ĝardeno.

La penso rapide estis forte subtenata de la registaro de la provinco Shaanxi kaj la registaro de la urbo Xi'an kaj rapide estis realigata. En decembro de la kuranta jaro, la ĝardeno estos funkciigata, la areo estas preskaŭ 70 hektaroj, la totala investa sumo atingis 1,2 miliardojn da juanoj kaj oni enkondukos 20 alt-scienc-teknikajn programojn. La registaro de la urbo Xi'an promesis redoni parton de imposto el pliigita valoro al entreprenoj de la ĝardeno, kiel premion kaj doni favoron de elektra prezo.

Estro de la urbo Xi'an sinjoro Chen Baogen opiniis, ke alt-scienc-teknika industria ĝardeno povos kombini superecajn riĉfontojn de Taiwan kaj Xi'an kaj realigi ambaŭflankan gajnon. Li diris:

"La unua estas, ke xi'an-aj energioj kaj intelektaj riĉfontoj estas relative abundaj; la dua estas, ke Xi'an troviĝas en altrapida kreska periodo, bezonas amason da kapitaloj, taiwan-aj kapitaloj estas riĉfontaj kaj serĉas elirejon. Kaj la tria estas, ke en la industria disvolvo, taiwan-a softvara industrio estas tre evoluinta kaj simila industrio estas la xi'an-a strategie disvolva kampo."

Por pli bone solvi diversajn problemojn de taiwan-kapitalaj entreprenoj en Xi'an, He Shanxi kaj aliaj taiwan-aj komercistoj establis asocion de entreprenoj de taiwan-aj komercistoj. Kiel vicestro de la asocio, li ofte servas kiel kontaktano kaj raportas opiniojn de taiwan-aj komercistoj al la loka registaro.

Sekve de la plenumado de ĉina strategio pri okcidenta granda ekspluato, en la lastaj jaroj, troviĝanta en la ĉina okcidento la provinco Shaanxi bonvenigis varmon de investo de taiwan-aj komercistoj, kaj la rakonto pri He Shanxi ĝuste estas unu kazo. Multaj taiwan-aj komercistoj en Shaanxi opiniis, ke kvankam Shaanxi ankoraŭ havas distancon en ĝenerala investa medio kompare kun la orienta regiono, tamen la estonta disvolva potenciala forto estas granda, ekzistas multaj komercaj ŝancoj kaj Shaanxi tre konformas al disvolvo de taiwan-aj kreivaj entreprenoj.


1  2