• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-18 08:44:51    
Perspektivo de kunlaboro en energio inter orientaziaj landoj estas vasta

cri
En la lastaj jaroj la kreska rapideco de orientazia ekonomio ĉiam superis la mondan meznombran nivelon, ankaŭ komerca sumo de Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj orientaziaj landoj senĉese pliiĝis. Hodiaŭ antaŭ la problemo pri energio, ankaŭ kunlaboro en energio inter orientaziaj landoj kaj regionoj estas pli kaj pli intima kaj la perspektivo de tiu kunlaboro en la estonteco estas vasta. 

La ekonomia kaj komerca kunlaboro inter orientaziaj landoj jam fariĝis la plej vivecoriĉa konsistiga parto en kunlaboro en Azio kaj akcelis ekonomian kaj socian disvolvon de la regiono. Sed samtempe kun la ekonomia rapida kreskado, la problemo pri energio estas pli kaj pli elstara.

Kiel la granda lando en la orienta Azio, Ĉinio tenis kontinuan altrapidan ekonomian kreskadon en multaj jaroj, tio kaŭzis multan premon al provizado de energio. Antaŭ unu jaro, la ĉina registaro elmetis konstruadon de ŝpara kaj mediamika socio, klopodas por ŝanĝi manieron de ekonomia kreskado, ne nur emfazis enlandan ŝparadon de energio, sed ankaŭ aktive partoprenis en internacia kunlaboro sur la kampo de energio.

Efektive, la problemo pri energio estas la komuna problemo de la mondo. Sinjoro Xu Dingming, vicestro de ĉina ŝtata gvida grupo de energio, opiniis, ke la ekspluato kaj utiligo de regenera energio estas la nepre sekvota vojo por solvi la problemon de energio. Li diris:

"Sekve de disvolvo de la monda ekonomio kaj pli kaj pli elstara problemo de energio kaj medio, se la problemo ne estos efike solvita, ne nur la celo de la homaro pri kontinuigebla disvolvo estos malfacile realigita, sed ankaŭ la vivmedio kaj vivkvalito de la homaro estos serioze influita. Regenera energio estas riĉa, pura kaj utiligebla por ĉiam, tial fortigo de ekspluato kaj utiligo de regenera energio estas la nepre sekvota vojo por trakti pli kaj pli seriozan problemon de energio kaj medio, ankaŭ la nepre sekvota vojo por realigi kontinuigeblan disvolvon de la homaro."

La ĉina registaro jam sufiĉe konis gravecon kaj urĝecon de la problemo de energio. De la 1-a de januaro de la kuranta jaro, Ĉinio oficiale plenumas "Leĝon pri Regenera Energio" kaj samtempe ellaboris 12 kompletajn politikojn. Cetere, ĉina Ŝtata Mediprotekta Ĝenerala Buroo stimulis entreprenojn forte disvolvi energiŝparajn teknikojn per serio da laboroj.

1  2