• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-18 08:44:51    
Perspektivo de kunlaboro en energio inter orientaziaj landoj estas vasta

cri

Por pluapaŝe fortigi ŝparadon de energio, en aŭgusto de la kuranta jaro, la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso proponis vastigi la amplekson de la nunaj konsumaj impostoj al karbo kaj aliaj neregeneraj energioj kaj ĝiaj produktoj por preventi malŝparon kaj damaĝan ekspluaton de energio kaj akceli entreprenojn al aktiva ŝparado de energio. Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso sinjoro Li Tieying esprimis, ke tio celas bremsi trorapiddan kreskadon de fakoj, kiuj grande konsumas energion. Li diris:

"Oni devas kiel eble plej frue rekvizicii imposton de petrolo, ellabori financan politikon de stimulo de uzado de energioŝparaj produktoj kaj severe rigardi normon de konsumo de energio kiel truddevigan sojlon de ekzameno kaj permeso de programoj por bremsi trorapidan kreskadon de fakoj kun alta konsumo de energio. Cetere, oni devas forte disvolvi novan energion kaj regeneran energion, klarigi ŝtatan ekonomian politikon kaj konkretajn rimedojn pri stimulo de ŝparado de energio, praktiki la sistemon, ke "kiu ŝparas energion, tiu profitos", meti koston por ŝpari energion en registaran financan buĝeton kaj liveri stabilan kaj fidindan kapitalan garantion al ŝtata energioŝpara celo."

Antaŭ nelonge, Ĉinio ellaboris "mezlongperioda kaj longperioda disvolva plano de regenera energio", interalie unu grava enhavo ĝuste estas, ke Ĉinio referencos internaciajn spertojn pri disvolvo de regenera energio, fortigos internacian kunlaboron en energio kaj klopodos por establi sistemon de energio, stabiligan al enlanda ekonomio. Sinjoro Xu Dingming, vicestro de ĉina ŝtata gvida grupo de energio, opiniis, ke ĉar ekonomia dependa grado de Ĉinio kaj orientaziaj landoj kaj regionoj estas pli kaj pli forta, en la flanko de energio, kunlaboro estas pli granda ol konkurenco. Li diris:

"Por garantii tutmondan sekurecon de energio, ni devas establi kaj realigi novan sekurigan koncepton pri energio kun reciproka kunlaboro, plurisma disvolvo kaj sistema garantio. En la flanko de energio, ni ĉiam kunlaboras kun orienta Azio kaj nordorienta Azio, en la lastaj kelkaj jaroj ni ankaŭ multe interfluis kun Japanio kaj Korea Respubliko, ni bonvenigas orientaziajn amikojn kune disvolvi regeneran energion kaj garantii orientazian sekurecon de energio."

Ĉar Ĉinio ankoraŭ troviĝas en la unuapaŝa periodo sur la kampo de media protektado kaj ŝparado de energio, ankoraŭ ekzistas serio da problemoj pri la ekspluato kaj utiligo de regenera energio, tial, la ĉina registaro stimulas fremdlandajn entreprenojn privilegie fari investon sur la kampo. Sinjoro Akihiro Kuroki, altnivela studanto de japana instituto de ekonomio de energio, opiniis, ke la ĉina merkata perspektivo sur la kampo de ŝparado de energio estas vasta, kaj kunlaboro inter Japanio kaj Ĉinio en la flanko de ŝparado de energio havas tre grandan potencialan forton. Li diris:

"Nun, Ĉinio kaj Japanio jam havas programon pri altigo de utiliga proporcio de energio. Nun, Ĉinio ludis gravan rolon en altigo de orientazia efiko de energio. Antaŭ nelonge en Tokio, ĉinaj kaj japanaj ekonomiaj oficistoj okazigis konferencon, ili atingis komunan konon kaj decidis kunlaboron sur la kampo de teknikoj pri utiligo de energio."

Karaj aŭskultantoj, laŭ la ĉina "mezlongperioda kaj longperioda disvolva plano de regenera energio", en la estontaj dekoj da jaroj Ĉinio naskos grandan merkaton de regenera energio. Ŝparado de energio kaj disvolvo de regenera energio ne nur konformas al ĉinaj interesoj, sed ankaŭ alportos ŝancon al multaj entreprenoj de orientaziaj landoj kaj regionoj.


1  2