• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-24 14:44:43    
Ĉina registaro forte akcelas konstruadon de sendependaj markoj

cri
De la plenumado de reformado kaj malfermo en la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉiam rapide disvolviĝas la ĉina ekstera komerco kaj nun jara eksterkomerca sumo jam okupis la 3-an lokon de la mondo. Sed, produktoj kun sendependaj markoj okupis nur 10% de ĉinaj eksportitaj produktoj. Ĉi tiu eksterkomerca maniero kun unuapaŝaj produktoj kiel ĉefa ne nur konsumis riĉfontojn, sed ankaŭ renkontis pli kaj pli da komercaj konfliktoj kaj komercaj muroj. Por ŝanĝi komercakreskigan manieron, la ĉina registaro sin dediĉas al akcelado de konstruado de sendependaj markoj.

En la mezo de la kuranta jaro, la ĉina Ministerio pri Komerco organizis imponan movadon de disvastigo de sendependaj markoj, iradon de markoj je dekmil kilometroj. Amaskomunikiloj kaj sociaj volontuloj, preskaŭ cent homoj konsistigis grupon, ili propagandis ĉinajn sendependajn markojn en cento da ĉefaj urboj, alvokis konsumantojn konsumi pli multajn produktojn kun sendependaj markoj kaj stimulis ĉinajn entreprenojn krei pli da produktoj kun famaj markoj.

Ĉina vicministro pri komerco sinjoro Liao Xiaoqi opiniis, ke la movado "irado de markoj je dekmil kilometroj" ĉefe celas fortigi koncepton de konsumantoj pri marko. Li diris:

"Marko estas la enkorpigo de sinteza forto de ekonomia kaj socia disvolvo en lando kaj regiono. La movado, disvolvata de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, estas la grava rimedo por realigi kreivan ŝtatan strategion kaj rapidigi konstruadon de ĉina sendependa marko, kaj la movado celas akceli la koncepton pri sendependa marko de la nacio, plivastigi konsumadon de sendependaj markoj kaj ŝanĝi manieron de komerca kreskado."

Laŭ konigo, la movado daŭris je pli ol 4 monatoj kaj disvolvis grandajn propagandojn kaj altigis famecon de diverslokaj markaj produktoj. Cetere, la ĉina Ministerio pri Komerco ankaŭ establis sistemon de markaj takso, akcelo kaj plivastigo, plenumas stimulan sistemon al sendependaj markoj kun merkata konkurenca forto kaj bona disvolva perspektivo kaj donas helpon en politika kaj financa flankoj.

Sinjoro Cao Derong, vicestro de la departemento de merkata konstruado sub la ĉina Ministerio pri Komerco, esprimis, ke okazigo de la movado enkorpigis, ke la nuna ĉina komercakreskiga direkto ĝuste estas disvolvo de sendependa marko.

"Nun la ĉina ekonomia disvolvo jam atingis novan periodon. Sekve de la komerca rapida kreskado, internacia komerca konflikto intensiĝis. Tial, ĉinaj ekonomikreskiga maniero kaj komercakreskiga maniero urĝe bezonas ŝanĝon. Per la ŝanĝo de komercakreskiga maniero, oni altigos sintezan ŝtatan forton, reduktos konsumon de riĉfontoj kaj energioj kaj altigos ekonomian efikon. Por atingi la celon, la tre grava vojo ĝuste estas kultivo de sendependaj markoj, rapidigo de krea kapablo, pliigo de produkta aldona valoro kaj altigo de entreprena konkurenca forto."

1  2