• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-24 14:44:43    
Ĉina registaro forte akcelas konstruadon de sendependaj markoj

cri

Li konigis, ke kreo de markaj produktoj postulas longan procezon, sin montras kiel rezulton de komuna klopodado de diversaj flankoj de la socio, bezonas entreprenan propran klopodadon, ankaŭ subtenon de konsumantoj al sendependaj markoj, kaj pli multe bezonas subtenan politikon de la registaro.

Efektive, ĉinaj sendependaj markoj vere estas tre malfortaj. Ĉu skalo de markaj produktoj, ĉu koncepto pri marko, ĉu kapablo de marka konstruado, tute troviĝas en la unuapaŝa periodo. Laŭ statistiko, nur 10% de ĉinaj eksportitaj produktoj estas produktoj kun sendependaj markoj, nur 6 ĉinaj markoj estis enlistigitaj en 500 potencoj de mondaj famaj markoj. Sinjoro Cao Derong opiniis, ke la kialo estas multflanka. Li diris:

"Unuflanke, la tempo de ĉina merkata ekonomio estas mallonga; due ĉinaj entreprenoj ne havas pensan preparon kaj altan konon pri konstruado de sendependa marko, iuj entreprenoj ne registris markojn de propraj produktoj kaj iuj bonaj markoj estis registritaj de fremdlandaj entreprenoj. Trie, produktoj bezonas senĉesan teknikan reformadon kaj senĉesan konformon al la merkato. Kaj investo de ĉinaj entreprenoj en la esplorado kaj ekspluatado ĝenerale estas malmulta, tial produktoj ofte malprogresas kaj ne atingas la bezonon de la merkato, ekzistas relative granda distanco en kono kaj investo."

Sinjoro Gao Zhijun, ĝenerala direktoro de taiyuan-a grupo pri peztipa mekanikaĵo, esprimis, ke konsumantoj de multaj landoj uzas propralandajn produktojn, sed ĉinaj konsumantoj ankoraŭ ne havas ĉi tiun koncepton, la registaro devas alpreni rimedojn por enkonduki ilin. Li diris:

"Ĉinoj ne multe uzas produktojn kun propraj markoj. En protektado de ĉinaj markoj, la registaro devas havi politikon kaj rimedojn."

Studa specialisto pri marko kaj ĝenerala redaktoro de la gazeto "Ĉina Marko" sinjoro Gu Huanyu esprimis, ke antaŭe la ĉina registaro havis relative ĉiuflankan politikon en la flanko de enkonduko de eksteraj kapitaloj, sed la politika gvidado pri eksportado de ĉinaj produktoj ankoraŭ estas ne perfekta.

"Ankoraŭ ekzistas relative granda problemo en la medio de konstruado de ĉinaj markoj. En la pasintaj kelkdek jaroj, Ĉinio havis tre bonan politikon pri 'enkonduko en Ĉinion', sed 'marŝo el Ĉinio' okazis en lastaj kelkaj jaroj, politiko pri "marŝo el Ĉinio" ankoraŭ estas malmulta, ankoraŭ ekzistas kelka distanco de stimula, gvida kaj subtena politikoj."

Sinjoro Gu esprimis ankaŭ, ke li tre konis la movadon "irado de markoj je dekmil kilometroj", li opiniis, ke la registaro kaj amaskomunikiloj devas forte subteni ĉinajn markojn, nur per tio formiĝos tre bona socia medio. Kaj per tio Ĉinio povos naski mondajn entreprenojn kaj ili apogos prosperon de la nacia ekonomio.


1  2