• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-25 17:31:13    
Rapide disvolviĝis nordorienta ekipaĵa fabrikado

cri
En 2004 Ĉinio ĉiuflanke funkciigis la strategion prosperigi nordorienton kaj celis denove vigligi nordorientan malnovan industrian bazon. En la lastaj 2 jaroj post la funkciigo de la strategio, per politika plenumado kaj struktura reguligo, aperis bona tendenco de ekonomia disvolvo en la nordorienta regiono, precipe la ekipaĵa fabrikado rapide disvolviĝis.

Nordoriento estas la ĉina plej frua pezindustria bazo, ĝia ekipaĵa fabrikado okupis gravan lokon en la ĉina ekonomio. Sed, de la fino de 70-aj jaroj de la lasta jarcento, la nordorienta malnova industria bazo, kiu faris kontribuon al la ĉina industrio, estis pli malprogresinta ol sudorienta regiono. Analizante la kialon de malprosperiĝo, sinjoro Zhang Guobao, estro de la oficejo de prosperigo de nordoriento sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris,

"En la pasinteco, nordorienta malnova industria bazo estis profunde influata de la plana ekonomio monotoneco regis en la industria strukturo, ankaŭ en la posedsistema strukturo, nome ŝtata ekonomio okupis grandan proporcion, la industria bazo estis multe diferenca ol sudaj ĉemaraj malfermaj urboj kaj la ekstera malfermo estis malsufiĉa."

La malnova sistemo ne konformis al la epoka disvolvo, en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, multaj nordorientaj malnovaj ŝtataj entreprenoj baraktis kontraŭ morto kaj alfrontis senprecedencan krizon. En 1986, fininte sian lernadon en universitato sinjoro Zhan Xiaoming fariĝis inĝeniero en la 3-a fabriko pri ilmaŝino en la nordorienta urbo Shenyang. Kiam li laboris preskaŭ dek jarojn, iutage, li subite aŭdis surprizan informon, ke la fabriko bankrotis, kaj li kaj preskaŭ dekmil laboristoj de la fabriko senlaboriĝis. Li diris:

"Post diplomiĝo, mi estis sendita al la fabriko. Sed la fabriko bankrotis, tiam la sento certe estis malbona, ĉar mi jam laboris en ĝi dek jarojn."

Sinjoro Zhan Xiaoming strebis por la fabriko dek jarojn, subite, la espero malaperis kaj la celo malaperis, li konfuziĝis. Por vivteni sin, li kaj kelkaj amikoj faris sporadajn laborojn. Unu kaj duona jaroj pasis, iutage, li ricevis telefonadon de gvidanto de la fabriko. La malnova gvidanto sciigis al Zhan Xiaoming, ke la 3-a fabriko pri ilmaŝino estis disigata, ĝi, la 1-a fabriko kaj la 2-a fabriko estis reorganizataj por rompi la stagnon. Sinjoro Zhan Xiaoming gaje revenis al posteno, sed la reala stato malesperigis lin, la produktado estis nur tenata kaj malmultaj laboristoj povis ricevi salajron, kaj plej multaj laboristoj ankoraŭ ne havis laboron.

1  2