• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-25 17:31:13    
Rapide disvolviĝis nordorienta ekipaĵa fabrikado

cri

Zhan Xiaoming sciigis al raportisto, ke tiam kune kun multaj malnovaj industriaj entreprenoj en la nordorienta regiono, ĉiutage ili esperis subtenon de la ŝtato en politiko kaj plibonigon de industria medio. Finfine, en 2002 la ĉina registaro elmetis subtenon al rapidigo de reguligo kaj reformado de nordorienta kaj aliaj malnovaj industriaj bazoj. En 2004, Ĉinio establis oficejon de prosperigo de nordoriento sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj la strategio de prosperigo de la nordoriento komenciĝis.

Sekve de sistema ŝanĝiĝo kaj entreprena profita boniĝo, nordorientaj laboristoj akiris fidon kaj forton el la strategio de prosperigo de nordorienta malnova industria bazo, ellaborita de la ŝtato. Sinjoro Zhang Guobao, estro de la oficejo de prosperigo de nordoriento sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris:

"Mi sentas, ke la unua ŝanĝiĝo estas la ŝanĝiĝo de spirita aspekto de homoj, cetere, nordorienta sistema kreo esence ŝanĝiĝis."

Per senĉesa klopodado, en la lasta jaro la kreska proporcio de 3 provincoj en la ĉina nordorienta regiono atingis 12,3%, pli multe je 2,8% ol la tutlanda meznombra nivelo, eksterkomercista rekta investo pliiĝis je 89,5%, kaj la kreska mezuro grande superis la tutlandan meznombran nivelon.

Ekipaĵa fabrikado estas la ĉefa movforto akcelanta rapidan disvolvon de la nordorienta ekonomio en la lastaj jaroj. Post kiam la ŝtato elmetis la strategion prosperigi nordorienton, la nordorienta ekipaĵa fabrikado estas atentata senprecedence kaj per sistema kreo kaj favora politiko de la registaro estis rapide disvolvata. Antaŭ nelonge en la ĉina nordorienta urbo Shenyang, okazis ĉina internacia foiro pri ekipaĵa fabrikado, en la foiro ekspoziciiĝis plej freŝaj produktoj de nordorienta ekipaĵa fabrikado.

En la foiro, raportisto vidis generatorojn, ilmaŝinojn, lokomotivojn, transformatorojn. Pri la foiro, sinjoro Zhang Guobao, estro de la oficejo de prosperigo de nordoriento sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, taksis:

"En la kuranta jaro, mi vizitis la foiron. Mi pensis, ke homoj, kiuj konis staton kaj la fakon, povas kompreni en la foiro plej freŝan atingon de ĉina ekipaĵa fabrikado."

Laŭ konigo, en la estonteco, la ĉina registaro kreos bonan disvolvan medion por nordorienta ekipaĵa fabrikado kaj donos pli favoran politikon. En la epoka fono de prosperigo de nordorienta malnova industrio, en la estonteco nordorientaj ekipaĵaj fabrikadaj entreprenoj havos pli vastan disvolvan spacon.


1  2