• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-07 17:39:28    
Efiko de guizhou-a malgrandsuma kredito estas rimarkinda

cri
Malgrandsuma kredito estas la kredita maniero speciale por homoj kun malgranda enspezo, kaj la maniero estis kreita de bangladeŝa bankisto sinjoro Muhammad Yunus antaŭ pli ol 20 jaroj. En 1993, Ĉinio komencis helpi malriĉulojn per malgrandsuma kredito en iuj lokoj. Antaŭ nelonge, raportisto venis al la gubernio Panxian de la ĉina provinco Guizhou, unu el provpunktaj lokoj de malgrandsuma kredito.

La gubernio Panxian troviĝas en la ĉina sudokcidenta regiono, en 1998 oni komencis la provpunktan laboron de helpo al malriĉuloj per malgrandsuma kredito. En la fino de 2003, la tuta gubernio sume donis kapitalon de malgrandsuma kredito je 260 milionoj da juanoj kaj pro tio la nombro de malriĉuloj en la gubernio malpliiĝis ĝis la nuna de preskaŭ 100 mil, sed komence de 1998, la nombro superis 200 mil.

Heitudi, vilaĝo de la gubernio Panxian, estas ekzemplo de riĉigo per malgrandsuma kredito. Antaŭe, la vilaĝo estis tre malriĉa, per terkulturo vilaĝanoj nur solvis manĝaĵojn. Respondeculo de la vilaĝo sinjoro Wang Guohua sciigis al ni, ke pro malgrandsuma kredito, ili akiris komencan kapitalon de bredo de bovoj kaj riĉiĝis. Li diris:

"En 2001, ni konstruis la bredan punkton, tiam iuj ne havis monon por bredi bovojn. Vidinte la staton, la vilaĝo okazigis kunvenon, fine mobilizis 24 familiojn kaj faris krediton je 150 mil juanoj. Kiam ni ne disvolvis bredadon, la pokapa enspezo de nia vilaĝo estis nur preskaŭ mil juanoj, per la 5-jara disvolvo nun la pokapa enspezo jam atingis preskaŭ 1 800 juanoj nur en la flanko de bredado."

En 2002 la vilaĝo donis unuan amason da malgrandsuma kredito, tiam vilaĝano Hu Wenzheng aĉetis 3 bovinojn per kredito je 5 mil juanoj. En la lastaj kelkaj jaroj, la nombro de bovinoj laŭgrade disvolviĝis je 15. Nun, per bredado de bovoj Hu Wenzheng ĉiujare povas akiri 8 mil juanojn, li ne nur riparis domon sed ankaŭ aĉetis familiajn elektroaparatojn. Li ĝoje konigis al raportisto sian planon de konstruo de domo.

"Ĉi tiu domo estas malnova, mi preparis konstrui novan domon kiam ekonomio disvolviĝos pli grande. Mi konstruos 2-etaĝan domegon kun la areo de 210 kvadrataj metroj. Malgrandsuma kredito estas bona kaj utila al pliigo de enspezo de kamparanoj."

Post kiam enspezo de vilaĝoj ĝenerale pliiĝis, la vilaĝa aspekto grande ŝanĝiĝis. Ŝoseo, konstruita senpage de vilaĝanoj, jam fundamente estis preta. Preskaŭ ĉiuj familioj konstruis mingasan lageton, tio ne nur solvis la problemon de energio kaj lumo, sed ankaŭ solvis la problemon de medio.

1  2