• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-07 17:39:28    
Efiko de guizhou-a malgrandsuma kredito estas rimarkinda

cri

Samtempe, malgrandsuma kredito akcelis altiĝon de administraj koncepto kaj kapablo de loka registaro. En intervjuo, raportisto atentis la vorton administrado, kiu ofte aperis en oficistoj de loka registaro. Malgrandsuma kredito de la gubernio Panxian estis donita de komerca banko, kun ŝtata klina politiko, kvankam komerca banko ne pensis pri akiro de profito per malgrandsuma kredito, tamen la premiso estas, ke komerca banko ne malprofitu pro ĝi. Tial kamparanoj ne bezonas garanti objektojn por akiri krediton, sed kiam urbetoj petas krediton, necesas bona financa fameco kiel la premiso. Banko ne donos krediton al la urbetoj, kiuj ne povas repagi la krediton. Tial, kiel oni regas uzadon de kredito kaj garantias laŭdatan repagon de kredito, tio fariĝis la nova temo antaŭ estroj de vilaĝoj.

Vicestro de fako de propagando de la gubernio Panxian sinjoro Chen Chuntao konigis:

"Nia skalo de malgrandsuma kredito estas relative granda, iutempe jara kredito de la gubernio superis 100 milionojn da juanoj, Ĉina Agrikultura Banko enketis la urbeton, se la administrado de la urbeto estas bona kaj repaga proporcio estas bona, kamparanoj de la urbeto profitos. Se kelkaj familioj ne povas repagi krediton, tio influos la tuturbetan repagan proporcion, la urbeto ne povos akiri krediton."

Laŭ konigo, ĉiuj urbetoj de la gubernio Panxian establis specialan establaĵon por administri malgrandsuman krediton, titolitan "gvida grupo de helpo al malriĉuloj per malgrandsuma kredito". En vilaĝoj ankaŭ ekzistas stacioj de helpo al malriĉuloj, stacioj havas respondeculojn por garantii repagon de kredito.

Ĉi tiu nova kredita maniero ne nur liveris riĉigan vojon al malriĉaj kamparanoj, sed ankaŭ kreis ilian vidkampon kaj vastigis ilian pensfadenon. Estro de la gubernio Panxian sinjoro Luo Zixiang havis profundan senton pri tio. Li diris:

"Malgrandsuma kredito influis koncepton de popolanoj: se mi estas diligenta kaj honesta, mi povas prunti monon por disvolvi min mem. Efektive, pro ĝi popolanoj sciis uzadon de socia kapitalo kaj financa kapitalo por disvolvo, samtempe popolanoj ŝanĝiĝis de pasinta trandicia disvolva koncepto al koncepto de merkata ekonomio, cetere dum la procezo popolanoj atentis, ke ili devas teni propran fidindecon, se ili ne tenas ĝin, en la estonteco ili ne povos akiri krediton."


1  2