• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-21 19:01:46    
Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko eniris en novan periodon

cri
Lastatempe en Pekino, ŝtataj estroj, registaraj ĉefoj kaj altnivelaj oficistoj el 48 afrikaj landoj partoprenis en pekina pinta konferenco de kunlabora forumo de Ĉinio kaj Afriko. En la pinta konferenco, reprezentante la ĉinan registaron, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao deklaris 8 novajn politikojn kaj rimedojn subtenantajn evoluadon de afrikaj landoj, sur la bazo ĉina ĉefministro Wen Jiabao pluapaŝe elmetis proponojn pri akcelado de evoluado de ekonomio kaj komerco de Ĉinio kaj Afriko. De tiam, ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko eniris en novan periodon.

En la lastaj jaroj, ekonomia kaj komerca kontaktiĝo ludis ŝlosile gravan akcelan rolon en la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Nun, Ĉinio jam fariĝis la 3-a granda komerca partnero de Afriko. Ĝis la fino de 2005, ĉina investo al Afriko jam atingis 6,27 miliardojn da usonaj dolaroj kaj instalis pli ol 800 diversajn entreprenojn. En la kuranta jaro, la sumo de komerco inter Ĉinio kaj Afriko superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj. Cetere, la ĉina registaro ankaŭ ĉiam liveras al afrikaj landoj sinceran kaj senegoisman ekonomian helpon sen iu ajn politika kondiĉo, helpas al afrikaj landoj disvolvi konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj akcelas evoluadon de ekonomio kaj socio.

Dum la pekina pinta konferenco de kunlabora forumo de Ĉinio kaj Afriko, okazis altnivela dialogo inter ĉinaj kaj afrikaj gvidantoj kaj komercaj kaj industriaj delegitoj kaj la 2-a konferenco de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la ĉina kaj afrika flankoj devas pluapaŝe disvolvi interfluon de ekonomio kaj komerco.

"La ĉina kaj afrika flankoj devas senĉese plibonigi komercan strukturon, pluapaŝe fosi potencialan forton kaj klopodi por ke en 2010 la sumo de komerco inter Ĉinio kaj Afriko atingu 100 miliardojn da usonaj dolaroj. La ĉina flanko stimulas ĉinajn entreprenojn fari investon en afrikaj landoj, transdoni teknikojn kaj administrajn spertojn kaj samtempe bonvenigas afrikajn landojn fari investon en Ĉinio. Laŭ propra disvolva nivelo, Ĉinio laŭgrade plivastigos helpan skalon al afrikaj landoj, helpos al afrikaj landoj altigi kapablon de sendependa evoluado kaj akceli ĉiuflankan evoluadon de ekonomio kaj socio."

Wen Jiabao diris, ke Ĉinio pluapaŝe malfermos merkaton, donos la trakton de senigo de imposto al plej multaj produktoj de afrikaj plej malevoluintaj landoj al Ĉinio kaj pluapaŝe vastigos importadon el Afriko, en sia helpo al Afriko Ĉinio pli multe atentos programojn de agrikulturo, redukto de malriĉeco, kuracado, higieno, eduko kaj media protektado. Samtempe, Ĉinio ankaŭ fortigos trejnon de afrikaj talentuloj kaj grandmezure pliigos nombron de premia mono al afrikaj lernantoj en Ĉinio. Cetere, Ĉinio fortigos ankaŭ kunlaboron de serva komerco kun afrikaj landoj sur la kampo de turismo, financo kaj telekomuniko kaj akcelos ekvilibran kaj harmonian evoluadon de komerco inter Ĉinio kaj Afriko.

1  2  3