• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-21 19:01:46    
Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko eniris en novan periodon

cri

La ĉina registaro ĉiam laŭ la principo de reciproka utilo kaj reciproka favoro disvolvas ekonomian kaj komercan kontaktiĝon kun afrikaj landoj, akcelas kunlaboron inter la du flankoj sur diversaj kampoj kaj estas bonvenigata kaj laŭdata de afrikaj diverslandaj registaroj kaj popoloj. Dum la pinta konferenco, ĉefministro de Etiopio, la komuna prezidanta lando de la kunlabora forumo de Ĉinio kaj Afriko, sinjoro Meles Zenawi diris, ke la monda disvolvo ne devas forteni Afrikon kaj Ĉinion kaj kunlaboro inter Afriko kaj Ĉinio povas utili al la popoloj de la du flankoj.

"Mi opinias, ke ni portas gravan taskon, devas plibonigi medion, igi entreprenan rondon pli glate fari eĥon, akceli komercon kaj investon kaj fari bonaĵon al la du popoloj. La ĉina rapida ekonomia evoluado altiris mondan rigardon kaj afrikaj komercistoj devas vidi grandan komercan ŝancon en ĝi. Aliflanke, kvankam nun Afriko ankoraŭ alfrontas malfacilon, tamen ĝi havas grandan potencialan forton, la mondo ne povas perdi Afrikon, la afrikaj investaj kaj komercaj ŝancoj estas evidentaj, la du flankoj de Afriko kaj Ĉinio povas elvolvi proprajn superecojn kaj tiel realigi ambaŭflankan gajnon."

Samtempe kun senĉesa plivastigo de skalo, la strukturo de ĉina kaj afrika ekonomio kaj komerco senĉese estis plibonigata. Unuflanke, en ĉinaj produktoj eksportitaj al Afriko, la proporcio de maŝinaj, elektraj kaj altsciencteknikaj produktoj kontinue pliiĝis; aliflanke, Ĉinio plenumis la politikon de nula imposto al produktoj de afrikaj plej malevoluintaj landoj kaj plivastigis importadon el afrikaj landoj.

Estas pli ĝojie, ke akcelate de registaroj, interfluo inter ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj estas pli kaj pli profunda. En novembro de 2003, en la unua konferenco de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj en la etiopia ĉefurbo Adisabebo, ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj subskribis diversajn komercajn kaj ekonomiajn kontraktojn, la sumo superis miliardon da usonaj dolaroj kaj grande akcelis kunlaboron inter ĉinaj kaj afrikaj entreprenoj. Dum la pekina pinta konferenco de kunlabora forumo inter Ĉinio kaj Afriko, 1 500 ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj partoprenis en la dua konferenco de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj kaj disvolvis dialogon kaj interkonsiliĝon sur multaj kampoj. Ĉeestanto niĝerlanda ministro pri komerco, industrio kaj disvolvo de privatigo sinjoro Habi Mahamadou Salissou sciigis al raportisto, ke la niĝerlanda registaro stimulas entreprenojn de la du flankoj disvolvi pli da ekonomia kaj komerca kunlaboro.

1  2  3