• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-23 15:05:50    
Ĉinio aktive solvis malfacilon de monkolekto

cri
En la lastaj 2 jaroj, subtenate de koncernaj ĉinaj registaraj departementoj, malgrandsuma kredito speciala por malgrandaj entreprenoj kaj atentanta ne tion, ĉu oni donas garantiaĵon, sed tion, ĉu oni havas repagan kapablon, popularis en iuj lokoj, tio alportis disvolvan spacon kaj vivecon al malgrandaj entreprenoj, kiuj ne havas kapablon por cirkuligo.

Li Ronghua kaj lia edzino, kiuj laboris en la ĉina sudorienta provinco Zhejiang, kreis lignan prilaboran fabrikon en 2005, sed post nelonge, la kapitala cirkulado fariĝis granda problemo. Sinjoro Chen Zhigang, kiu ĵus finis sian lernadon en universitato kaj komencis negocon de komputila riparo en la ĉina nordokcidenta urbo Baotou, renkontis la saman problemon. Ĝuste kiam ili povis elpensi nenion, lokaj komercaj bankoj liveris al ili malsuman krediton. Pri tio, sinjoro Chen Zhigang diris:

"Tiam mi prenis la krediton je 10 mil juanoj, mi estas tre kortuŝita. Nun mi povas diris la veron, ke ĉe parenco ne prunte donos monon al mi."

Antaŭ unu jaro, sinjoro Chen Zhigang komencis negocon de komputila riparo, sekve de laŭgrada kreskado de nombro de klientoj, li bezonis kapitalon por pliigi instalaĵojn kaj homlaborojn, sed la komenca kapitalo tenas nur ĉiutagan monan cirkuladon, ne povas pliigi negocan skalon. Ankaŭ sinjoro Li Ronghua renkontis la similan problemon, eĉ ne havis monon por aĉeti materialojn. Tial, kie oni trovu kapitalon, tio fariĝis la plej malfacila problemo antaŭ ili. Kvankam ili pensis pri kredito el banko, sed unu estas universitatano, kiu ĵus finis lernadon, la alia estas kamparano. Kiu banko volas liveri krediton al tiaj malgrandaj entreprenoj? Ĝuste tiam, afiŝo alportis esperon al ili. Rememorante la scenon vidi la afiŝon, Chen Zhigang diris:

"Sen garantio, en 3 tagoj malgrandsuma kredito povas esti liverita al klientoj, mi pensis, ke tio devas ne esti vera. Mi do prove telefonis."

1  2  3