• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-23 15:05:50    
Ĉinio aktive solvis malfacilon de monkolekto

cri

Post kontaktiĝo kun banko, Chen Zhigang ne imagis, ke rapide la banko sankciis krediton. Per la kredito la enspezo de la butiko de Chen Zhigang duobliĝis. Kaj sinjoro Li Ronghua akiris krediton de 50 mil juanoj, li tuj aĉetis lignojn kaj solvis la problemon.

Ĝenerale, entrepreno petas krediton el banko, ne nur la banko ekzamenas fidecon de la entrepreno, sed ankaŭ la entrepreno devas garanti kelkan posedaĵon al la banko, tiel la banko eldonas krediton al la entrepreno. Ĉar fideco estas malfacile taksita kaj kapitalo estas malgranda, iuj ĵus fondiĝintaj malgrandaj entreprenoj malfacile konformas al kondiĉoj de kredito el bankoj kaj malfacile akiras kapitalon. Pri la problemo, de la lasta jaro subtenate de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato kaj ĉina Rega kaj Administra Komitato de Bankoj, malgrandsuma kredito speciala por malgrandaj entreprenoj estas popularigata en iuj lokoj. Ĉi tiu kredito ne refoje atentas ĉu oni havas garantiaĵon, sed pli multe atentas repagan kapablon. Laŭ konigo, ĝis la fino de junio de 2006, kredita ŝuldo de ĉinaj ĉefaj bankoj por malgrandaj entreprenoj atingis 2 640 miliardojn da juanoj kaj rajtigis preskaŭ 780 mil malgrandajn entreprenojn.

Sinjoro Tan Bo, laboranto de ĉina Ŝtata Disvolva Banko, diris, ke sinjoro Chen Zhigang kaj Li Ronghua efektive estas la klientoj de malgrandsuma kredito. Konigante trajton de la kredito, li diris:

"La unua trajto estas diferenco de debitoroj, la malgrandsuma kredito ĉefe celas privatajn komercistojn, kamparanojn aŭ mastrojn de malgrandaj entreprenoj. La dua estas malsameco de kreditaj sumoj kaj kondiĉoj, ĝia maksimuma sumo estas malgranda kaj la kondiĉo ne estas garantia kondiĉo, bankoj pli multe atentas kvaliton kaj negocan staton de debitoro."

Malgrandaj entreprenoj estas la grava konsistiga parto de la nacia ekonomio, la disvolvo de malgrandaj entreprenoj rilatas al popolaj vivrimedoj. Nun Ĉinio forte akcelas komercan malgrandsuman krediton, tio sendube liveras disvolvan ŝancon al homoj, kiuj volas fari aferon sed ne havas kapitalon. Kompare kun antaŭe, bankaj establaĵoj, kiuj disvolvas la negocon, havas plibonigon en livero de monkolekta servado al malgrandaj entreprenoj.

1  2  3