• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-29 18:47:30    
Hainan-a agrikulturo fariĝis investa varma punkto de taiwan-aj komercistoj

cri
En 1999 la ĉina suda provinco Hainan estis difinita kiel ununura eksperimenta zono de agrikultura kunlaboro inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo. De tiam, entuziasmo de taiwan-aj komercistoj pri investo en Hainan pliiĝis, frue taiwan-aj komercistoj enkondukis plantidojn, disvolvis plantadon de fruktoj, floroj, arboj kaj kontraŭsezonaj legomoj, nun disvolvas maran bredadon, prilaboron de maraj produktoj kaj alt-scienc-teknikan bioinĝenieriaĵon kaj aliajn fakojn, jam formiĝis relative kompleta industria ĉeno. Karaj aŭskultantoj, nun ni konigos al vi kelkajn taiwan-ajn komercistojn, kiuj faris investon al agrikulturo en Hainan.

Sinjoro Huang Yifeng, ĝenerala direktoro de agrikultura ekspluata limigita korporacio Jindefeng en Hainan, estas humura kaj parolema persono. En sia planta bazo en Haikou, la ĉefurbo de la provinco Hainan, li prenis iun frukton kaj diris al raportisto:

"En Haikou, taiwan-aj komercistoj investantaj agrikulturon estas multaj, ankaŭ plantataj fruktoj estas multaj, sed parolante pri plej bela frukto, ĝi estas vaksopomo."

La hejmo de Huang Yifeng troviĝas en taiwan-a gubernio Pingdong. Antaŭ ol veni al Hainan, li laboris pri teknikaj esploro kaj ekspluato de plantado de vaksopomo. En 1998, li faris esploron en Hainan, li tuj estis altirita de la tero kaj pensis pri konstruo de plantida bazo de vaksopomo en Hainan. En 2001, li elektis 50 hektarojn da tero en ĉirkaŭurbo de Haikou. Huang Yifeng diris:

"Efiko de la loka registaro estas alta, post nelonge ni luis la teron, en la dua jaro ni plantis 20 mil vaksopomojn kaj en la 3-a jaro komencis plukon, la produkta kvanto atingis 400 mil kilogramojn. Nun la areo de la bazo jam superis 80 hektarojn."

Huang Yifeng diris, ke li havas la fidon igi Haikou fariĝi la plej granda bazo de vaksopomo en Azio.

Ĝis nun, la nombro de specoj de bonaj semeroj kaj plantidoj, enkondukitaj de taiwan-aj komercistoj al Hainan, superis 500. Taiwan-a komercisto sinjoro Wu Jinmu kaj lia edzino sukcese enkondukis cidoniarbon, la taiwan-an trajtan produkton, al Hainan.

1  2  3