• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-29 18:47:30    
Hainan-a agrikulturo fariĝis investa varma punkto de taiwan-aj komercistoj

cri

Antaŭ ol veni al Hainan, sinjoro Wu kaj lia edzino administris or-prilaboran fabrikon. En 1999, li forlasis sian la fabrikon kaj venis al Hainan por planti cidoniarbidojn, tio surprizis liajn parencojn kaj amikojn. Sinjoro Wu ĝoje parolis pri sia sonĝo al raportisto:

"Tiam en Hainan, cidoniarbo nur estis rigardata kiel legomo kaj ankoraŭ ne estis ekspluatita en la ĉeftera merkato, ni provis pli ol 20 taiwan-ajn specojn kaj poste trovis tiun specon taŭga al Hainan. Okaze de la laŭgrada kreo de vendado en la ĉeftera merkato, kelkcenta hektaroj de plantado ne povas kontentigi la postulon. Ni planas kolekti ĉiujn taiwan-ajn komercistojn kaj proprajn plantistojn en Hainan kaj organizi union de trafiko kaj vendo de cidonioj, tio certe bone disvolviĝos."

Sekve de laŭgrada fortiĝo de hainan-a agrikutura industrio kaj laŭgrada larĝiĝo de industria ĉeno, pli kaj pli da taiwan-aj komercistoj sentis pli grandan disvolvan spacon kaj pli rapidan disvolvan rapidecon ĉi tie.

La grupo Quanxing estas taiwan-a potenca fama entrepreno, ĝi havas pli ol 30-jaran historion kaj en diversaj lokoj de la mondo havas pli ol 20 entreprenojn de akvoproduktaĵaj bredado kaj prilaboro. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la grupo Quanxing serĉis disvolvon ekstere, en Indonezio, Tajlando, Malajzio, Vjetnamio, Filipinoj kaj aliaj sudorientaziaj landoj, investis kaj konstruis fabrikojn. En la lastaj jaroj, diversaj lokoj de la mondo pli kaj pli multe atentas sanecon kaj sekurecon de akvoproduktaĵoj, post serioza esploro la grupo trovis, ke Hainan havas bonan maran akvokvaliton kaj aeran kvaliton kaj estas la ideala loko de prilaboro de sekuraj akvoproduktaĵoj.

En junio de 2003, la grupo Quanxing konstruis limigitan korporacion de maraj manĝaĵoj Hainan Weilan en ekonomia ekspluatejo en Haikou, kaj laboras ĉefe pri prilaboro de akvoproduktaĵoj. Areo de frostiga prilabora fabriko de la korporacio estis 55 mil kvadrataj metroj, la totala investo estas 60 milionoj da juanoj, en la lasta jaro la produkta valoro atingis 10 milionojn da usonaj dolaroj kaj antaŭkalkule en 2006 la produkta valoro atingos 30 milionojn da usonaj dolaroj. Vicĝenerala direktorino de la korporacio sinjorino Yang Huaying diris:

"La investa repaga proporcio de la korporacio estas bona. Se materiala provizado estas garantiita, en la 3-a jaro la korporacio realigos profiton."

1  2  3