• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-30 11:28:26    
Medio de kreo de entrepreno de pekinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj klare pliboniĝis

cri
Pekina zhongguancun-a scienc-teknika zono estas la ĉina plej grava scienc-teknika krea centro, plej multaj entreprenoj en la zono estas unuapaŝaj aŭ kreskantaj mazgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. En la lastaj jaroj, pro forta subteno el registaraj fakoj en la flanko de politiko kaj kapitalo, medio de kreo de entrepreno kaj disvolvo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj klare pliboniĝis.

Sinjoro Yu Zhou kreis entreprenon titolitan "scienc-teknika Kupeng" en la komenco de la kuranta jaro, la loko de lia kreo de entrepreno estas konstruaĵo kun la nomo "serva domego por kreo" en la zhongguancun-a scienc-teknika zono. Ĉi tie trafiko estas oportuna kaj komerca atmosfero estas densa. La ĉefa negoco estas livero al komercistoj de solva projekto de donitaĵa analizo. Nun, administra stato de la entrepreno estas bona, sinjoro Yu Zhou opiniis, ke tio profitis de subtena politiko de la zono.

"La zhongguancun-a scienc-teknika zono tre subtenas malgrandajn entreprenojn. Antaŭ ol eniri en la zonon, ni faris kontaktiĝon kun koncernaj fakoj kaj komprenis jam publikigitajn kaj publikigotajn koncernajn politikojn. Ĉi tiu granda medio estas tre bona por ni."

La "serva domego por kreo" estas inkubatoro, kiu speciale trejnas mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn, ĝi ne nur estas la tradicia domego, sed ankaŭ povas liveri ĉiudimensian servadon al entreprenoj. Laŭ konigo de Yu Zhou, en flankoj de registro, imposta dono, financo kaj talentula varbo, en la domego ekzistas koncernaj establaĵoj, ili helpas al korporacioj trakti aferojn. Pro tio, entreprenoj ŝparis koston kaj tempon kaj povas atenteme administri negocon.

Kiel la entrepreno de sinjoro Yu Zhou, ankaŭ la softvara korporacio, kreita de sinjoro Yang Xicheng en la kuranta jaro, sidas en la "serva domego por kreo" de la zhongguancun-a scienc-teknika zono. Sinjoro Yang Xicheng sciigis al raportisto, ke favoraj politikoj, liveritaj de la domego, estas tre utilaj al estonta disvolvo de la korporacio.

"En nia nuna inkubatoro, ĉiutage la registaro donas al ni subvencion je 0,5 juanoj por ĉiukvadrata metro, la areo de nia oficejo estas 120 kvadrataj metroj. La favoro estas vera, ni povas senti ĝin. Por ĵus kreita entrepreno, kapitalo mankas, ĉi tiu politiko estas bonvenigata."

Sinjoro Yang Xicheng estas kontenta pri la krea medio en la zono, samtempe li plenas de fido pri la disvolva perspektivo de la korporacio. Li diris, ke kvankam en la komenco la skalo de la korporacio estas malgranda, tamen bona krea medio igos la korporacion disvolviĝi pli kaj pli bone.

1  2  3