• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-30 11:28:26    
Medio de kreo de entrepreno de pekinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj klare pliboniĝis

cri

Lastatempe, pekina zhongguancun-a scienc-teknika zono alprenis serion da rimedoj por plibonigi krean kaj disvolvan medion de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, konstruo de "serva domego por kreo" estas unu el ili.

Ĝenerala sekretario de zhongguancun-a komerca asocio de fiksaj propraĵoj sinjoro Dai Jian diris, ke entreprenoj en la serva domego povas ĝui serion da favoraj politikoj.

"Por redukti krean koston de scienc-teknikaj entreprenoj, zhongguancun konstruis la servan domegon, tio celas subvencion de domlupago al scienc-teknikaj entreprenoj; samtempe ni ordigis serion da peraj servadoj kaj helpas al entreprenoj solvi ĉiutagajn laborojn."

Krom instalo de "serva domego por kreo", la zhongguancun-a scienc-teknika zono ankaŭ establis akcelan platformon de kredito kaj monkolekto de entreprenoj, konsistantan el komercaj bankoj, entreprenoj kaj koncernaj registaraj fakoj, per fideca takso, monkolekta garantio, registara subvencio, pera servado kaj aliaj rimedoj liveras al malgrandaj entreprenoj servadon de kredita garantio kaj subtenas malgrandajn entreprenojn. Ĝis la fino de la lasta jaro, la platformo jam liveris al 300 mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kreditan garantion je 2,8 miliardoj da juanoj.

Sinjoro Ren Ranqi, vicestro de la administra komitato de la zhongguancun-a scienc-teknika zono, esprimis, ke por subteni disvolvon de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, la zono aktive enkondukas riskan investon. Li diris:

"Por krei zhongguancun-an krean investan medion, ni kunlaboris kun pli ol 20 establaĵoj de riska investo. Se entreprenoj de riska investo investos zhongguancun-an alt-scienc-teknikan entreprenon, ni senkondiĉe sekvos, ĉi tiu sekva proporcio estas preskaŭ 20%. Ni ankaŭ instalis seman investon, nome investon al malgrandaj entreprenoj en ilia krea periodo. Se entreprenoj de riska investo faros investon al entreprenoj en la sema periodo, ni sekvos per pli alta proporcio. Samtempe, ni kune kun administraj establaĵoj de riska investo instalos fonduson de riska investo en la maniero de kunlaboro."

1  2  3