• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 08:46:44    
En 2006, unuapaŝe aperis efiko de ĉina makroskopa reguligo

cri
La jaro 2006 estas la unua jaro, ke ĉina la 11-a projekto de nacia ekonomio kaj socia disvolvo estas realigata. En la jaro, la du plej atentataj ŝlosilaj vortoj de la ĉina ekonomio ĝuste estas "altrapida kreskado" kaj "makroskopa reguligo". Hodiaŭ ni vidos, kiujn efikojn la ĉina makroskopa reguligo akiris en la jaro 2006.

La 15-an de novembro de 2006, la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko altigis proporcion de rezervoj en komercaj bankoj je 0,5% kaj la proporcio atingis 9%. La ĉina centra banko 3-foje altigis la proporcion kaj sume la altiga mezuro atingis 1,5%. Cetere, la centra banko ankaŭ sinsekve dufoje altigis interezan procenton. Ĉi tia sinsekva kaj kompakta alpreno de monaj politiko kaj metodo por reguli ekonomion estas senprecedenca en Ĉinio.

En 2006, ĉina ekonomio estas priskribita per la vorto "varma": en la unua trimestro la totala enlanda produktovaloro pliiĝis je 0,3%, kaj en la unuaj 3 trimestroj, tiu atingis 10,7%. Efiko de industriaj entreprenoj pliiĝis kaj konsuma elspezo de popolanoj stabile plivastiĝis. Sed, ankaŭ sin kaŝis risko post altrapida kreskado, tromulta kredito, trorapida investa kreskado kaj pliiĝo de komerca favora saldo igis la ĉinan ekonomion alfronti mankon de materialoj kaj energio, eĉ riskon de inflacio.

Sinjoro Yin Jianfeng, studanto de financa instituto sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris intervjuate, ke mona politiko estas trajto de makroskopa reguligo de la jaro 2006, kaj la celo estas bremso de investa trorapida kreskado.

"Komercaj bankoj havas sufiĉajn kialon kaj motivon por dissendi krediton kaj kredito konsistigas ĉefan kapitalan fonton de investo. Por kontroli impulson de dissendo de kredito de komercaj bankoj kaj kontroli relative rapidan investan kreskan proporcion, Ĉina Popola Banko kontinue ellaboris politikojn de pliigo de proporcio de rezervoj kaj sendis fortan signon al bankoj kaj investaj korpoj, nome kiam aperas trovarma signo de ekonomio, instanco de makroskopa reguligo certe alprenas relative rigorajn rimedojn por solvi problemojn."

La industrio de doma kaj biena proprietoj estas unu el ĉefaj industrioj gvidantaj pliiĝon de investo de fiksaj kapitaloj. De la komenco de 2006, kontinue pliiĝis prezo de domoj en ĉinaj diversaj lokoj, tio akcelis altrapidan kreskadon de investo de doma kaj biena proprietoj kaj kredito, sed tio kaŝas grandan financan riskon. Samtempe, alta doma prezo ŝanĝis vivon de homoj. Sinjoro Zhang Ke estas civitano en la ĉina norda urbo Qingdao, antaŭe li ŝatis turismon, sed post kiam li aĉetis novan domon, pro repago de kredito, li devas forlasi turismon.

"Antaŭe mi kaj amikoj vojaĝis al Xi'an, Dalian, Weihai kaj Pekino. Nun malmulte vojaĝis. Ni multe alprenis la manieron de familia kolektiĝo, ĉar kosto estas relative malmulta."

1  2