• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 08:46:44    
En 2006, unuapaŝe aperis efiko de ĉina makroskopa reguligo

cri

La pliiĝanta prezo de domoj kaŭzis atenton de la ĉina registaro, koncernaj fakoj sinsekve publikigis 6 reguligajn rimedojn kaj faris rigoran difinon pri kreditaj kondiĉoj de entreprenoj de la industrio de doma kaj biena proprietoj kaj negoca imposto de uzitaj domoj. Krom batado kontraŭ spekulacio, ŝanĝo de doma proviza strukturo kaj fortigo de doma garantio de homoj kun meznivela kaj malalta enspezo estas la problemoj, kiujn oni esperis solvi per makroskopa reguligo en 2006.

La efiko de rimedoj de ĉina makroskopa reguligo jam unuapaŝe aperis. En novembro de 2006, kreska rapideco de kredito de renminbi jam malpliiĝis ol tiu en la sama periodo de 2005 en sinsekvaj 3 monatoj, la tendenco de trorapida kreskado de investo iom malpliiĝis. En julio de 2006, finiĝis la senĉesa pliiĝo de investo de fiksaj kapitaloj en urboj kaj urbetoj kaj en 70 grandaj urboj de Ĉinio kreska muzero de prezo de domoj estis fundamente kontrolata.

En 2006, rolo de konsumo en akcelado de kreskado de la ĉina ekonomio estis pli evidenta.

Ĝenerala direktoro de tianjin-a unua aŭta venda korporacio sinjoro Song Mingjun opiniis, ke ĉinoj pagas pli kaj pli da mono por aĉeti aŭtojn.

"Pli multaj ĉinoj kun salajro komencis aktive aĉeti ekonomian aŭton. Ni ankaŭ trovis, ke uzantoj en la kamparo senĉese pliiĝas, precipe en kamparo kun bona industriigo."

Sinjoro Ma Xiaohe, vicestro de instituto de makroskopa ekonomio sub ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato, opiniis, ke pluapaŝa plivastigo de konsumado de kamparanoj kaj rapidigo de disvolvo de kampara socia afero kaj publika servado fariĝos ŝlosila punkto de plivastigo de enlanda postulo.

"Nun, distanco inter niaj urboj kaj kamparo enkorpiĝas ĉefe en la flanko de konstruado de bazaj instalaĵoj, nome en kamparo instalaĵoj de ŝoseo, akvo, elektro, gaso kaj telekomunikado ankoraŭ ne estas perfektaj, bona konstruado de bazaj instalaĵoj povas evidente redukti koston de vivo kaj disvolvo de kamparanoj."

Kvankam en 2006, la makroskopa reguligo akiris kelkan atingon, sed nun en iuj lokoj de Ĉinio investa impulso estas ankoraŭ forta kaj premo de pluapaŝa plivastigo de kredito ankoraŭ ekzistas. Tiel, en 2007 la grava punkto de la ĉina makroskopa reguligo estas teni harmonion de konsumo, investo kaj eksporto, tenante kreskan rapidecon de la ekonomio, strebi al kvalito kaj efiko de ekonomia kreskado. Cetere, estas atentinde, ke en la unua strategia ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, ĉina vicĉefministrino Wu Yi esprimis, ke en la estontaj 5 jaroj, Ĉinio reduktos rektan intervenon de la registaro al riĉfonta aranĝo kaj mikrokosma ekonomia funkciado, fortigos la registaran oficon pri livero de publika servado kaj konstruos makroskopan reguligan sistemon kun malrekta regulado kiel la ĉefa. Eble, tio fariĝos la nova direkto de la ĉina makroskopa reguligo.


1  2