• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-31 18:38:57    
Novjara mesaĝo de ĉina prezidanto Hu Jintao

cri
Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj kaj amikoj!

Baldaŭ eksonos novjara sonorilo. En tiu ĉi momento de komuna bonvenigo de la tutmonda popolo al la nova jaro 2007, mi tre ĝojas esprimi, pere de Ĉina Radio Internacia, Centra Popola Radio kaj Centra Televida Stacio, novjarajn benon, bondeziron kaj saluton al ĉinaj diversanaciecaj popolanoj, samlandanoj en Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj Aomen-a Speciala Administra Regiono, samlandanoj en Taiwan, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj, kaj amikoj en ĉiuj landoj!

2006 estas jaro en kiu Ĉinio komencis la 11-an kvinjaran projekton. La tuta ĉina popolo el ĉiuj naciecoj unuanime, solidarece, klopode kaj strebeme kondukis ĉiuflankan socialisman konstruadon de ekonomio, politiko, kulturo kaj socio, akirante novajn sukcesojn en la nacia ekonomio kaj socia evoluo, kaj dank' al tio la popola vivnivelo plialtiĝis. Dume Ĉinio faris firman paŝon al la celo amplekse konstrui bonhavan socion. Samtempe, ni ĉiudimensie kondukis eksterajn interfluon kaj kunlaboron, vaste partoprenis en internaciaj aferoj, ambaŭflankaj kaj plurflankaj, aktive antaŭenpuŝis procezon de solvo de internaciaj varmaj kaj malfacilaj problemoj kaj portis kontribuon al protektado de la monda paco kaj al akcelado de komuna evoluigo. Antaŭ nelonge la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la 6-an plenan sesion de sia 16-a Centra Komitato, farante kompletan aranĝon pri konstruado de socialisma harmonia socio. Diversanaciecaj popolanoj de Ĉinio kreas plu feliĉan vivon kaj belan futuron, per siaj diligenteco kaj saĝo.

2007 estos grava jaro por tio, ke la ĉina popolo ĉiuflanke realigu koncepton pri scienca disvolvado kaj rapidigu la konstruadon de socialisma harmonia socio. Sekve, laŭ postulo pri bona kaj impeta evoluigo de ekonomio kaj socio, ni donos grandan forton al reguligo de ekonomia strukturo kaj ŝanĝo de ekonomi-kreskiga maniero, vigle fortigos riĉfontan ŝparadon kaj median protektadon, forte akcelos la reformadon, malfermon kaj propran kreadon, energie kondukos socian disvolvon, solide solvos problemon pri la popola vivo kaj rezolute puŝos evoluigon de ekonomio kaj socio sur orbiton de scienca disvolvado. Ni senŝanceliĝe persistos ĉe la orientilo pri "unulanda dusistemeco", "administrado de Hongkong fare de hongkong-anoj", "administrado de Aomen fare de aomen-anoj" kaj pri alta aŭtonomeco, subtenos la du specialajn regionojn kaj iliajn ĉefojn en laŭleĝa regado, larĝigos interŝanĝon kaj sinergion inter la interna loko kaj la du regionoj, por kune protekti iliajn longedaŭrajn prosperon kaj stabilecon. Ni firme praktikos la fundamentan orientilon pri "paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj" kaj, observante pacan evoluigon de la dubordaj rilatoj kiel ĉeftemon, plifortigos kontaktadon inter dubordaj personoj, interfluon kaj kunlaboron en ekonomio kaj kulturo, por gardi pacon kaj stabilecon de Taiwan kaj la markolo kaj fruigi la grandan aferon de paca reunuigo de Ĉinio.

1  2  3