• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-31 18:38:57    
Novjara mesaĝo de ĉina prezidanto Hu Jintao

cri

Nuntempe la internacia situacio ankoraŭ profunde kaj komplike varias. Daŭras plurpolariĝo de la mondo, kreskas plu la tutmonda ekonomio, profundiĝas reciproka dependeco kaj kunlaboro inter diversaj landoj kaj nova ŝanco trafas protektadon de la monda paco kaj instigado de la komuna evoluigo. Samtempe eruptas partaj milito kaj konflikto jen tie jen aliloke, grandiĝas diferenco inter la sudo kaj nordo, elstaras tutmondaj problemoj kiaj pri terorismo, translanda krimado, media polucio, natura katastrofo kaj serioziĝo de kontaĝaj malsanoj; kaj trudas sin nova defio al la protektado de la monda paco kaj al la akcelado de la komuna evoluigo. Jen tia la internacia situacio, kaj kun ŝanco kaj kun defio. La ĉina popolo sincere esperas, kune kun diversalandaj popoloj efektivigi reciprokan utilon, kunlaboron, harmonian kunekzistadon kaj ludi la epokan ĉefmelodion pri paco, evoluo kaj kunlaboro.

Profitante de tiu ĉi okazo mi volontas reaserti, ke la diplomatia politiko de Ĉinio celas protekti la mondan pacon kaj akceli la komunan evoluigon. La ĉina popolo firme kaj senŝanceliĝe marŝos plu sur la vojo de paca evoluigo, realigos malfeman strategion pri reciproka utilo kaj ambaŭflanka gajno, plifortigos interfluon kaj kunlaboron kun diversaj landoj en ekonomio kaj kulturo, kune antaŭenpuŝos plurlaterismiĝon kaj demokratiigon de la internaciaj rilatoj, defendos malsamecon kaj en la mondo kaj en disvolva modelo, akcelos tion, ke la ekonomia tutmondiĝo iru en la direkto favora al komuna prosperiĝo, kaj faros kontribuon al konstruado de harmonia mondo kun longa paco kaj kuna prospero.

Civitanoj de nemalmultaj landoj kaj regionoj ankoraŭ suferas militon, malriĉon, malsanon kaj ion alian. La ĉina popolo volontas liveri, kun profunda simpatio, laŭeblajn helpojn al ili. Ni elkore deziras, ke ili frue liberiĝu el la mizeroj. Aliflanke, ni sincere bondeziras, ke ĉiulandaj popoloj povu kune ĝui fruktojn el la paco kaj evoluado.

Fine mi, estante en Pekino, esprimu al vi ĉiuj feliĉon kaj sanon en la nova jaro!

Dankon!


1  2  3