• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-10 17:07:35    
Vigle disvolviĝantaj ĉinaj ekonomiaj hoteloj

cri
En la lastaj jaroj rapide disvolviĝis ĉinaj ekonomiaj hoteloj. En mallonga tempo, iuj entreprenoj, kiuj havas progresintan koncepton kaj administran metodon, povas eniri en profitan periodon, iuj ankaŭ sukcese eniris en transmaran akcian merkaton kaj estas ŝatataj de tutmondaj investantoj.

Kiel la nomo diras, ekonomia hotelo estas la hotelo, kiu ŝparigas koston kaj por administristoj kaj por klientoj. Ĝi havas diferencon kun tradicia stela hotelo kaj malmultekosta hotelo. Stela hotelo atentas luksajn ornamaĵojn kaj kompletajn instalaĵojn, pro tio la domprezo estas alta. Kondiĉoj de malmultekosta hotelo estas ordinaraj, la prezo estas malmulta, sed higieno kaj agrableca grado ne atingas postulon de klientoj. Kaj de la naskiĝtago, plej granda trajto de ekonomiaj hoteloj ĝuste estas liveri puran medion kaj komfortan liton, tio estas la plej kerna postulo de klientoj.

En la fino de la lasta jarcento, plej frue aperis ekonomiaj hoteloj en Ŝanhajo. En la lastaj du jaroj, rapide kreskis nombro de ĉinaj ekonomiaj hoteloj. Lastatempe la ĉina ŝtata disvolva kaj reformada komitato publikigis enketajn donitaĵojn montrante, ke ĝis la fino de la lasta jaro, en la ĉina hotela merkato, ekzistas 50 markoj de ekonomiaj hoteloj en la moderna signifo, jam pli ol 600 ekonomiaj hoteloj komencis funkciadon kaj havas pli ol 50 mil ĉambrojn.

Jinjiang-Stelo estas la ĉina plej granda ĉenentrepreno de ekonomiaj hoteloj, ĝi fondiĝis en 1996. Tiam plej multaj ĉinoj ankoraŭ ne havis koncepton pri ekonomiaj hoteloj, kaj la grupo Jinjiang vidis la ŝancon kaj kreis la ĉinan unuan ekonomian hotelon, hotelan limigitan korporacion Jinjiang-Stelo. Ĝenerala direktoro de la merkata fako de la korporacio sinjoro Zhang Ze diris:

"Jinjiang-Stelo faris esploron al fremdlandaj progresintaj ekonomiaj hoteloj, ĉar tiam en Ĉinio stelaj hoteloj estis la ĉefkorpoj, ni trovis merkatan blankon, tiel Jinjiang-Stelo eniris en la merkaton. Post la 10-jara administrado, ni trovis, ke la vojo estas ĝusta."

Rujia, alia ĉenentrepreno de ekonomia hotelo en Ĉinio, kiu rapide disvolviĝas, eniris en la merkaton per alia vojo. Direktoro de Rujia sinjoro Ye Bingxi sciigis al raportisto:  

"Kreinto trovis, ke hotelo Jianguo havas la embrion de ekonomia hotelo kaj la funkcia modelo estis bona, per kunlaboro kun ili ni povas rapide eniri en la merkaton, kaj cetere ili havas multajn homriĉfontojn kaj talentulojn. Ankaŭ tio estas kreo de sistemo."

La hotelo Jianguo estis ĉenhotela marko de ĉefurba turisma internacia grupo, tiam la grupo estis granda ŝtata entrepreno kaj la hotela grupo de Ĉinio kun plej granda fiksa kapitalo. En julio de 2002, Rujia ekkunlaboris kun la ĉefurba turisma internacia grupo, utiligis riĉfontojn de la grupo kaj establis la nunan ĉenhotelon de ekonomia hotelo Rujia, kaj la komencaj 4 hoteloj de Jianguo fariĝis plej fruaj hoteloj de Rujia.

1 2