• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-10 17:07:35    
Vigle disvolviĝantaj ĉinaj ekonomiaj hoteloj

cri

Jinjiang-Stelo ĉiam rigardas bonkvalitan servadon kaj malmultan koston kiel kernon de administrado, nuligis multajn malnecesajn kunvenajn kaj amuzajn instalaĵojn kaj aranĝis domojn puraj, komfortaj kaj sekuraj, kontentigis plej fundamentan doman postulon de klientoj, samtempe grande reduktis negocan koston.

En 2003, la grupo Jinjiang kaj alia turisma grupo Xinya kuniĝis kaj fondis internacian grupon Jinjiang, tiel vastigis sian negocan skalon. Nun en Ĉinio, Jinjiang-Stelo havas pli ol cent filiojn kaj la nombro de ĉambroj superis dekmil.

Ĝenerala direktoro de la merkata fako de la grupo Jinjiang sinjoro Zhang Ze diris:

"Antaŭ la fino de 2007, la nombro de niaj filioj atingos 250. Sekve ni celas, ke en la estontaj 5 jaroj Jinjiang havu preskaŭ 800 filiojn. Ni iniciatis liveri plej specialan servadon de ekonomia hotelo al niaj klientoj."

La disvolva tendenco de Rujia same estas rapida. En 2006 en Ĉinio, Rujia jam havis pli ol cent ĉenerajn hotelojn. Nur en 4 jaroj, Rujia jam finis 10-jaran vojon de Jinjiang-Stelo.

Direktoro de Rujia sinjoro Ye Bingxi opiniis, ke la unua normigita administro de Rujia estas unu el la ĉefaj kialoj de ĝia senĉesa plivastigo.

"Ni havas bonan sisteman garantion, bonajn homlaboron, varon kaj talentulojn. Gvidantoj de niaj filioj ricevis 3-monatan trejnon antaŭ sia aliĝo al Rujia, ĉiujare ni havas ekzamenon al la gvidantoj. Ni havas pli ol dek normajn notlibrojn."

Bonkvalita servado kaj malmulta kosto de Jinjiang-Stelo kaj normigita administrado de Rujia estas garantio de la du grupoj por akiri bonan negocon. Nun, la du grupoj jam sukcese eniris en transmaran akcian merkaton kaj estas ŝatataj de multaj grandaj investaj establaĵoj. Iuj amaskomunikiloj komentis, ke tio montris, ke ĉinaj ekonomiaj hoteloj kaj la ĉina hotela industrio eniris en novan epokon, samtempe pli rekte stimulis investan varmon de enlandaj kaj fremdlandaj kapitaloj al ĉinaj ekonomiaj hoteloj.

Laŭ konigo, la ĉina registaro grande atentas la evoluadon de ekonomiaj hoteloj, la ĉina Ministerio pri Komerco esprimis, ke Ĉinio grandforte disvolvos ekonomiajn hotelojn. Ĉar evoluado de ekonomiaj hoteloj povas kontentigi postulon de meznivela kaj malaltnivela hotela merkato, ankaŭ akceli enoficiĝon kaj prosperigi ekonomion. Parolante pri la disvolva tendenco de ĉinaj ekonomiaj hoteloj en la estontaj 10 jaroj, vicĝenerala sekretario de ĉina hotela industrio sinjoro Zhang Minghou diris:

"Ĉinaj ekonomiaj hoteloj estos gvido de la ĉina hotela industrio. Post 10-jara evoluado, la merkata kovra proporcio superis 80%. Pli ol 92% de klientoj de ekonomiaj hoteloj estas enlandaj, tiel en la estontaj kelkaj jaroj, naciaj markoj de ĉinaj ekonomiaj hoteloj okupos fortan lokon."


1 2