• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-16 17:51:02    
Ĉinio aktive partoprenas en internacia negoco de ellasa rajto de forceja gaso

cri

En la lastaj jaroj, la fenomeno de tutmonda klimata varmiĝo, kaŭzita de forceja gaso, estas pli kaj pli atentata de diversaj landoj. "La Kiota Protokolo", kiu ekvalidis en 2005, klare difinas, ke evoluintaj landoj devas laŭgrade redukti ellason de forceja gaso, sed portempe ne havas postulon al evoluantaj landoj. En ĉi tiu stato, naskiĝis negoco de ellasa rajto de forceja gaso, titolita Pura Disvolva Sistemo, ĝi estas rigardata kiel ekonomia kaj efika metodo por trakti tutmondan varmiĝon.

En septembro de 2006, per Monda Banko, Itala Karbona Fonduso kaj ĉina nankina ŝtala akcia limigita korporacio subskribis interkonsenton pri negoco de ellasa rajto de karbona dioksido. Tiel la nankina ŝtala akcia limigita korporacio akiris progresintan teknikon kaj kapitalon de disvolvo de rericeva programo pri transformila gaso, kaj aĉetanto akiros ellasan kvanton de karbona dioksido je preskaŭ 650 mil tunoj en la estontaj dek jaroj. Sinjoro Liu Yuejian, estro de disvolva fako de la korporacio, sciigis al raportisto, ke la programo povas rericevi karbonon naskiĝantan en ŝtaligo, ankaŭ utiligas karbonon por produkti elektron, havas mediprotektan kaj energiŝparan rolojn.

"Nia entrepreno povas akiri profiton de 32 milionoj da juanoj. Samtempe, laŭ du transformiloj, ĉiujare transformila gaso povas produkti electron je 150 milionoj da kilovattohoroj."

Ĉi tiu estas la unua industria energiŝpara programo, sankciita de la ĉina registaro, en la Pura Disvolva Sistemo de "La Kiota Protokolo". Laŭ "La Kiota Protokolo", de 2008 ĝis 2012, ellasa kvanto de karbona dioksido, metano kaj aliaj forcejaj gasoj en 35 evoluintaj landoj reduktiĝu je 5,2% ol en 1990; se la ellasa kvanto superos 5,2%, la lando estos serioze punata. Samtempe, "La Kiota Protokolo" portempe ne havas la postulon pri redukto de ellasa kvanto al evoluantaj landoj. Ĉar forcejaj gasoj estas fluaj kaj la kosto de redukto de ellasa kvanto en evoluintaj landoj estas alta, la internacia socio establish flekseblan Puran Disvolvan Sistemon kaj permesis negocon de ellasa rajto de forceja gaso inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj.

En ĉi tiu negoco, evoluintaj landoj liveras kapitalon kaj koncernajn teknikojn al evoluantaj landoj, subtenas evoluantajn landojn disvolvi programojn de redukto de ellasa kvanto de forceja gaso kaj aĉetas reduktan ellasan kvanton. En programa kunlaboro, evoluantaj landoj realigas kontinuigeblan evoluadon. Nome, evoluintaj landoj pagas, kaj evoluantaj landoj realigas redukton de ellasa kvanto de forceja gaso, samtempe akiras kelkan ellasan kvanton.

La ĉina registaro jam elmetis la celon, ke en 2010 konsumo de energio en unu totala enlanda produktovaloro malpliiĝu je 20% ol en 2005. Rapide disvolviĝanta negoco de ellasa rajto de forceja gaso konformas al la celo kaj utilas al solvo de botelokolo, naskita de utiligo de riĉfontoj al la evoluado de ĉinaj ekonomio kaj socio. Tial, pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj partoprenas en la merkato de negoco de ellasa rajto. Laŭ la ĉina ŝtata disvolva kaj reformada komitato, nun Ĉinio jam havas pli ol 120 programojn de Pura Disvolva Sistemo, la reduktado de ellasita gaso superis 600 milionojn da tunoj kaj komerca sumo estas preskaŭ 3,5 miliardoj da usonaj dolaroj.

1 2