• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-16 17:51:02    
Ĉinio aktive partoprenas en internacia negoco de ellasa rajto de forceja gaso

cri

Vicestro de oficejo de tutmonda medio sub la ĉina Ministerio pri Scienc-Tekniko sinjoro Liu Xuedu opiniis, ke Ĉinio estas unu el merkatoj kun plej multa potenciala forto en la mondo.

"Negocaj flankoj povas trovi komercajn ŝancojn sur kampoj de ŝparado de energio, regeneraj energioj, rericevo de karbo, polvo kaj gaso kaj rericevo de metano."

Kvankam Ĉinio havas grandan potencialan forton en programoj de redukto de ellasa kvanto de forceja gaso, sed ankaŭ necesas klopodado por akceli programojn. Por establi programojn de redukto de ellasa kvanto de forceja gaso, oni bezonas almenaŭ 6 paŝojn kaj la periodon de preskaŭ 2 jaroj. Se ĉinaj entreprenoj ne konas la procezon kaj postulon, ili falus en embarason por malobservo de internacia regularo.

Sinjoro Sun Gaofeng, vicestro de centro de Pura Disvolva Sistemo en la provinco Sichuan, diris, ke altigo de kompreno de ĉinaj entreprenoj pri negoca regulo estas tre grava.

"Nun necesas ke multaj peraj establaĵoj kaj specialistoj partoprenu en la programo, tio estas la botelokolo, kiu bremsis disvolvon de programoj de Pura Disvolva Sistemo en Ĉinio."

Nun en ĉinaj provincoj Sichuan, Shandong kaj Jiangsu, oni establis centrojn pri programoj de redukto de ellasa kvanto de forceja gaso. Ili kune kun Monda Banko kaj aliaj internaciaj organizoj liveras helpon en flankoj de kapitalo kaj tekniko al entreprenoj, kiuj petis partoprenon en koncernaj programoj.

De 2010, ĉu evoluantaj landoj povos plue fari la negocon de ellasa rajto, tio estas decidata de la 2-aperioda intertraktado de "La Kiota Protokolo". Sinjoro Gao Guangsheng, estro de oficejo de kunaranĝa grupo de kontraŭrimedoj pri ŝtata klimata ŝanĝiĝo sub la ĉina ŝtata disvolva kaj reformada komitato, esprimis, ke ignorinte la rezulton, Ĉinio plue marŝos sur la vojo de kontinuigebla disvolvo kaj faros propran klopodadon por trakti tutmondan klimatan ŝanĝiĝon.


1 2