• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-19 14:41:19    
Lasu al kamparanoj sperti oportunecon alportatan de informoj kaj ĝui diĝitan vivon

cri

Nun Xiao Jun jam fariĝis speciala informisto. En ĉiu tago, li unuflanke okupiĝas pri kolekto de merkataj informoj kaj ĝustatempe per telefono kaj interreto faras respondon pri provizora kaj bezonata informo en alilokaj merkatoj; kaj aliflanke helpas samvilaĝanojn vendi iliajn produktojn al la provinco Guangdong, Guizhou kaj aliaj. Nun en la urbeto Tangchang jam establiĝis filio, la duaklasa informa stacio, kiu situas en legoma maldetala merkato de la urbeto Tangchang. Informistoj, same kiel Xiao Jun, servas kiel "informa delegito" en la provinco Sichuan kaj la vicaro senĉese grandiĝas. Wang Hai estas informisto de la duaklasa informa stacio. Li diris:

"Ĉefa laboro de la duaklasa informa stacio estas publikigo de kultura tekniko kaj prezo de legomo. En nia vilaĝo troviĝas iu kamparano, konserva kvanto de lia poŝtelefono estas limigita, do li notas ĉiujn ricevatajn informojn en iu kajero. Kulturante agrikulturajn produktojn, li aplikas teknikon notatan en la kajero. Kiam ni rekomendas novan specon, li povas fari provan kulturadon."

Kamparano Zhang Zhibin de la vilaĝo Xingluo havas pli kaj pli profundan senton pri oportuneco alportata de la retejo al liaj produkto kaj vivo, li diris:

"Nun mi vendas miajn produktojn en kampo. Iam komercistoj intence malpliigas prezon kaj mi donas mian informon pri prezo en mallonga mesaĝo al li, tiel mi neniam trompiĝas."

Vicestro de la gubernio Pixian de la provinco Sichuan, sinjorino Ke Ling mencias, ke dank' al tiuj agrikulturaj informoj, lokaj kamparanoj rapide pligrandigas produkton kaj pliigas enspezon. Nun 20 kamparanoj komencis grandskale lui agron de aliaj kamparanoj kaj planta areo de kelkaj kamparanoj superas 100 muojn. Etagrikultura ekonomio en la urbeto Tangchang tago post tago sin turnas al skala plantado. Ke Ling diris:

"Laŭ kutimo formita antaŭ longe, la loka registaro donas instrukcion kaj gvidas produkton kaj vivon de kamparanoj por impulsi ekonomian evoluadon. Tamen tio ne rezultigas bonan efikon. Post nuligo de agrikultura imposto, la loka registaro sin turnas al serva registaro, nun la tasko de la loka registaro estas, kiel plibonigi vivkondiĉon de kamparanoj. Do ni pensis pri livero de agrikulturaj informoj al ili."

Kamparano Liu Yuanfu de la vilaĝo Dayun emociite diris al raportisto:

"Dank' al la "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo", mi konas tendencon de merkato kaj kuraĝas planti zingibron je 15 muoj. Nun bezonata kvanto de merkato estas granda kaj mi eĉ vendas miajn produktojn en la urbo Kantono. Estas bona prezo, kiu ne aperis en la lastaj dek jaroj. Mi gajnis 50 milojn da juanoj. Nun mi jam varbas kamparanojn por helpi mian plantadon."

1 2 3 4