• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 16:10:50    
Reguligo de kurzo de renminbi malfacile ŝanĝos grandan komercan favoran saldon de Ĉinio

cri
Reguligo de kurzo de renminbi malfacile ŝanĝos grandan komercan favoran saldon de Ĉinio

La 25-an de januaro, estro de ĉina Ŝtata Statistika Buroo Xie Fuzhan esprimis en Pekino, ke la kurzo de renminbi ne estas sola faktoro influanta ĉinan eksteran komercon. Reguligo de kurzo de renminbi malfacile ŝanĝos grandan komercan favoran saldon de Ĉinio.

Xie Fuzhan diris en gazetara konferenco okazigita de Novaĵ-Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, ke Ĉinio havas multe da laborforto kaj vastan merkaton, kaj samtempe praktikas malferman politikon. Lastajare Ĉinio absorbis rektajn investojn kostantajn dekojn da miliardoj da usonaj dolaroj. Tio alportas rapidan kreskadon de eksporto kaj favoran saldon de komerco.

Ĉina Ŝtata Statistika Buroo esprimis ke Ĉinio efike evitis trovarmiĝan ekonomion

La 25-an de januaro, estro de ĉina Ŝtata Statistika Buroo Xie Fuzhan esprimis en Pekino, ke en la pasinta jaro, ĉina ekonomio disvoviĝis stabile kaj oni efike evitis trovarmiĝan ekonomion.

En gazetara konferenco okazigita de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro, Xie Fuzhan konigis, ke en la pasinta jaro, ĉina enlanda totala produkta valoro atingis 20 940 miliardojn da juanoj, kaj kreskis 10,7% ol tiu de 2005. Rapide kreskis ekstera komerco kaj multiĝis rektaj investoj de eksteraj komercistoj.

1 2