• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 16:10:50    
Reguligo de kurzo de renminbi malfacile ŝanĝos grandan komercan favoran saldon de Ĉinio

cri

En 2006 ĉina ekonomio pliiĝis je 10,7%

La 25-an de januaro en Pekino, la ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis unuapaŝe kalkulitajn donitaĵojn de ĉina ekonomia funkciado en 2006. En 2006, la totala enlanda produktovaloro atingis 20 940,7 miliardojn da juanoj, pli multe je 10,7% ol en 2005.

Laŭ donitaĵoj, en 2006, ĉinaj industrio, agrikulturo kaj servado stabile disvolviĝis, kiam ekonomio rapide pliiĝis, Ĉinio plue tenis relative malaltan inflacian proporcion.

Pasintajare Ĉina Dogano malkovris 7,24 mil kazojn de kontrabando

En la pasinta jaro, la Ĉina Dogano malkovris 7,24 mil kazojn de kontrabando kun la valoro de 13,7 miliardoj da juanoj.

Mu Xinsheng, direktoro de la ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano, diris, ke bato al kontrabando estas la grava metodo por reguligi kaj normigi ekonomian ordon kaj protekti ekonomian sekurecon kaj socian stabilecon.

Kredito de Monda Banko por fervoja transportado en okcidenta Ĉinio

La 24-an de januaro, Agentejo de Monda Banko en Ĉinio informis, ke la Monda Banko decidis liveri krediton de 200 milionoj da usonaj dolaroj al fervoja programo de la provinco Guizhou al la provinco Yunnan en okcidenta Ĉinio.

La kredito estos uzata por altigi transportan kapablon de la fervojo de la urbo Liupanshui en la provinco Guizhou ĝis la gubernio Zhanyi de la provinco Yunnan.

Koncerna respondeculo de la banko iam diris, ke 75% de la kredito de la banko al Ĉinio estos uzata por konstruado de bazaj instalaĵoj, plejparte por la okcidento de Ĉinio.


1 2