• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-07 16:26:19    
Ĉinaj kulturaj produktoj marŝis al la mondo

cri
En la lastaj jaroj ĉina kultura industrio montris viglan vivipovon, iuj kulturaj produktoj kun ĉina trajto estas bonvenigataj de ĉinaj popolanoj, ankaŭ sinsekve iris el Ĉinio kaj estas ŝatataj kaj atentataj de eksteraj merkatoj. Sekve de la evoluado de la ĉina ekonomio kaj altigo de tutmondiĝa grado, en la estonteco transmaraj homoj havos pli da ŝancoj ĝui ĉinajn filmojn, librojn kaj prezentan arton.

En la fino de la lasta jaro, Pekino okazigis unuan internacian foiron de industrio de kultura krea ideo. Per la foiro multaj entreprenoj eksponis apartajn kulturajn produktojn antaŭ ĉinaj kaj transmaraj popolanoj. En la foiro, prezenta taĉmento de kultura grupo Zhongzheng ludis muzikaĵojn de ĉina muzika instrumento Guzheng, tio altiris multajn vizitantojn. Ĝenerala direktoro de la kultura grupo Zhongzheng sinjoro Wang Guangming sciigis al raportisto, ke multaj fremdlandaj prezentaj establaĵoj tre interesiĝas pri ĉina nacia muziko.

"Ĉifoje reprezentante la ĉinan provincon Jilin, ni partoprenis en la foiro. Ni laboras ĉefe pri la nacia muzika instrumento Guzheng. Iuj establaĵoj de Usono, Germanio kaj aliaj landoj atingis unuapaŝan intencon kun ni kaj invitis nin fari prezentadon en la landoj kaj disvolvi trejnon."

Guzheng estas unu el ĉinaj plej antikvaj muzikaj instrumentoj kaj estas profunde ŝatata de la ĉina popolo. Wang Guangming diris, ke antaŭ kelkaj jaroj la kultura grupo Zhongzheng faris serion da ekspluatoj pri produkto, vendo, prezento de la muzika instrumento Guzheng kaj pri trejno. En la lastaj kelkaj jaroj, prezenta taĉmento de la grupo Zhongzheng venis al multaj eŭropaj landoj, ne nur faris rondiran prezenton en Germanio, Britio kaj aliaj, pli ol 30 landoj, sed ankaŭ funkciigis trejnan kurson kaj instruas al fremdaj landanoj lerni la muzikan instrumenton Guzheng.

Entrepreno el la ĉina norda urbo Tianjian alportis reformitan muzikan instrumenton Guzheng. Respondeculo de tianjin-a kultura buroo sinjoro He Wenmao sciigis al la raportisto, ke la reformita Guzheng solvis la problemon, ke tradicia Guzheng ne havas plenan gamon, tial ĝi estas tre atentata, en la unua tago de la foiro, ili subskribis mendilon je pli ol 9 milionoj da juanoj.

1 2