• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-07 16:26:19    
Ĉinaj kulturaj produktoj marŝis al la mondo

cri

En la foiro, diversaj kulturaj produktoj kun ĉina trajto sufiĉe montris viglan vivipovon de la ĉina kultura industrio. La foiro jam fariĝis bona platformo akcelanta ĉinan kulturon marŝi al la mondo. Krom okazigo de ĉi tia foiro por montri ĉinajn kulturajn produktojn, ĉinaj iuj lokoj ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj por subteni kulturan evoluadon. Ekzemple, Pekino donas monhelpon al entreprenoj de kultura krea ideo por enkonduki fremdlandajn specialistojn, donas redukton aŭ senigon de laŭenspeza kaj laŭnegoca impostoj al entreprenoj de kultura krea ideo, ĉiujare investas 500 milionojn da juanoj por subteni koncernajn entreprenojn.

Nun, ĉinaj kulturaj produktoj laŭgrade estas konataj de la internacia socio. Estro de instituto de eksteraj kulturo kaj komerco sub Ĉina Komunikada Universitato sinjoro Li Huailiang diris:

"En la lasta jaro en la germana 58-a frankfurta internacia libra foiro, ĉina negoco de libroj kaj kopirajto unuafoje realigis favoran saldon, ni eksportis pli ol 600 librajn kopirajtojn. Tio estas ĝojiga afero kun historia signifo."

Kvankam en la lastaj jaroj ĉinaj kulturaj produktoj montris siajn kapablojn, tamen la sinteza konkurenca forto ankoraŭ estas ne tre forta. Li Huailiang opiniis, ke la kialo estas malfrua komenco de komerciga funkciado de ĉinaj kulturaj produktoj. Li proponis, ke ĉinaj entreprenoj klopodu en enhava kaj voja flankoj, ne nur enhave metu ĉinan kulturon en produktojn, sed ankaŭ forme igu produktojn konformi al kutimoj de alilandanoj kaj konformi al trajtoj kaj leĝo de internacia merkato, tial ĉinaj kulturaj produktoj povos esti bone vendataj.

Li Huailiang montris, ke sekve de la pliigo de ĉina ekonomia potenco, ĉina elstara kulturo kun miljara historio pli kaj pli grande altiras alilandanoj. Li diris:

"Kiel nia lingvo, internacie aperis varma ondo de lerno de la ĉina lingvo, en fremdaj landoj ankaŭ ekzistas multaj konfuzi-aj institutoj. Sekve de pliigo de internacia koncepto pri ĉinaj entreprenoj, rapide disvolviĝos la kultura industrio, kiel atingoj sur la ĉina ekonomia konstrua kampo."


1 2